Amoko de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Gutenberg-gimnazio post la transira malfermo en 2002.
La memorigtabulo survande ĉe la intertempe alikonstruita lernejo.

La memorigtabulo pri la Amoko de Erfurto troviĝas sur la muro de la Gutenberg-gimnazio en Erfurto. Tie okazis en 2002 tragika amoko.

La eventoj[redakti | redakti fonton]

En la antaŭtagmezo de la 26-a de aprilo 2002 la lerninto Robert Steinhäuser mortpafis en la Gutenberg-gimnazio 12 instruistojn, unu sekretariinon, du lernantojn kaj unu policanon. Poste li memmortigis sin.

Steinhäuser estis frekventinta la mezlernejon ĝis oktobro 2001, kiam li estis ekskludita de plua frekventado pro falsitaj formularoj (atestiloj pri neĉeesto dum lecionoj pro malsano). Kelkaj supozas ke kialo estis ankaŭ la manko de perspektivo je iu fina ekzameno, post la forpelo disde la lernejo.

Tuj post la berserkado iĝis senfina kunsento de la popolo kaj publika kompato kun la viktimoj. Tiu amoko estis ja la unua siaspece ĉe germana lernejo. Ekzakte unu semajnon poste fariĝis, en ĉeesto de la tiama prezidento de Germanio Johannes Rau kaj de la ĉefurbestro Manfred Ruge, granda simpatia aranĝo sur la Katedralplaco, kiun partoprenis pli ol 100.000 homoj. Rau tamen estis kritikata, kiam li eksplicite inkludigis la nomon de la krimulo en la memorigo de la viktimoj.

Memorigoj kaj konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la 26-a de aŭgusto 2005 estas memorigtabulo sur la muro de la grandstile modernigita kaj alikonstruita lernejo. Krom la dato de la amoko kaj la nomo de la viktimoj troviĝas sur ĝi ankaŭ la frazo: Ligite al espero pri futuro sen uzo de forto. Tamen ne tute 4 jarojn poste, en la 11-a de marto 2009, okazis alia simila amoko en Winnenden kun 15 viktimoj.

Leĝaj konsekvencoj estis la pliseverigo de la leĝoj koncernantaj la posedon de armiloj kiel ankaŭ la enkonduko de speciala antaŭabiturienta ekzameno por turingiaj gimnazianoj nomita Besondere Leistungsfeststellung (BLF). Krome la katastrofo iniciatis amason da esploroj psikologiaj kaj plibonigon de trejnado kaj ekipaĵo de policanoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]