Amona lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Amona lingvo
Regiono Antaŭe parolata en nordokcidenta Jordanio
Morto 5-a jarcento a.K.
Lingvistika klasifiko
Afrikazia
 Semida
  Okcidenta Semida
   Centra Semida
    Nordokcidenta Semida
     Kanaanida
      Amona
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 sem
  ISO 639-3 aoq
v  d  r
Information icon.svg

La Amona Lingvo estas la estingiĝinta Hebrea-Kanaanida lingvo de la Amona popolo menciita en la Biblio,[mankas fonto] kiu loĝis en hodiaŭa Jordanio, kaj por kiu, ties ĉefurbo Amano estas nomita. Nur fragmentoj de ilia lingvo travivis - ĉefe la Surskribo de citadelo[1] de Amano de la 9-a jarcento a.K., bronza botelo de Tel-Siran de la 7-a-6-a jarcento a.K., kaj kelkaj ostrakonoj. Ĝis kiom konstateblas de tiu malgranda korpuso, ĝi estis tre simila al la Biblia Hebrea, eble kun iom da influo de la Aramea inkluzivanta la uzon de ‘bd anstataŭ la pli ordinara biblia hebrea ‘śh por "laboro".[mankas fonto] La nura alia rimarkinda diferenco disde la biblia hebrea estas la sporada konservado de ina singularo -t (ekz. ’šħt "cisterno", sed ‘lyh "alta (fem.)".)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • F. Israel in D. Cohen (ed.), Les Langues Chamito-semitiques, Paris:CNRS 1988. france

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Surskribo de citadelo de Amano

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]