Amonia klorato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amonia Klorato
Kemia formulo
NH4ClO3
CAS-numero-kodo 10192-29-7
ChemSpider-kodo 55411
PubChem-kodo 61491
Fizikaj proprecoj
Aspekto etaj senkoloraj aŭ
blankaj kristaloj
Molmaso 101.49 g mol−1
Smiles O=Cl(=O)O.N
Denseco 2.42 g/cm3 (likva)
Fandopunkto 102 °C (malkomponiĝo)
Solvebleco:Akvo 28,7 g/100 g (0 °C)
  • 115 g/100 g (75 °C)
Ekflama temperaturo Ne brulema
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
03 – Eksplodema 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H272, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P220, P221, P264, P280
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia klorato (formulo:NH4ClO3) estas kemia substanco estigita per neŭtraligo de la klorata acido kun amonia hidroksido, amonia karbonato aŭ "baria hidroksido" [(Ba(OH)3]. La amonia klorato estas oksidagento uzata kiel eksplodaĵo. La substanco estas malstabila kaj danĝera. Amonia klorato kristaliĝas per etaj nadloj tre facile solveblaj en akvo.

Per varmigo, aŭ eĉ en meditemperaturo, amonia klorato malkomponiĝas ĉirkaŭ 102 °C kun liberigo de nitrogeno, kloro kaj oksigeno, kelkfoje kun eksplodo. Eĉ ĝiaj solvaĵoj estas malstabilaj. Pro la danĝera naturo de ĉi-substanco, ĝi devas konserviĝi nur en solvaĵoj kiam necesaj, kaj neniam permesi ties kristaliĝon.

2 NH4ClO3 → N2↑ + Cl2↑ 2 O2↑ + 4 H2O

Ĝi estas solvebla en diluita alkohola solvaĵo, tamen, ĝi estas nesolvebla en pura alkoholo. Kiel forta oksidanto, ĉi-produkto ne devas enmagazeniĝi kune kun brulemaj materialoj.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Amonia klorato estiĝas kiam oni reakcias amoniakon kun karbona duoksido kaj natria klorato. La karbona duoksido reakcias kun la akvo estigante la karbonatan acidon. La karbonata acido reakcias kun la natria perklorato estigante la nesolveblan natrian bikarbonaton kaj kloratan acidon. La klorata acido reakcias kun la amoniako estigante amonian kloraton. Laŭ la ekvacio:

NaClO3 + H2CO3 + NH3 = NaHCO3↓ + NH4ClO3

Literaturo[redakti | redakti fonton]