Amonia kromiato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amonia kromiato
Kemia strukturo de la amonia kromiato
Kristaloj de amonia kromiato
Kemia formulo
(NH4)2CrO4
CAS-numero-kodo 7788-98-9
ChemSpider kodo 22997
PubChem-kodo 24595
Fizikaj proprecoj
Aspekto flavaj toksaj kristaloj
Molmaso 152.07 g mol−1
Denseco
  • 1.90 g/ml g/cm3 (likva)
Fandopunkto 185 °C (365 ; 458 K) malkomponiĝo
Solvebleco:Akvo
  • 24.8 g/100ml (0 °C)
  • 37.36 g/100ml (25 °C)
  • 45.3 g/100ml (40 °C)
  • 70.06 g/100ml (75 °C)
Sekurecaj Indikoj
Risko
Sekureco
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
03 – Eksplodema 05 – Koroda substanco
08 – Risko al sano 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H272, H314, H334, H350i, H400
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P220, P261, P273, P280, P305+351+338
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Amonia kromiato(NH4)2CrO4 estas kemia neorganika salo, kiu formas flavajn unuklinajn kristalojn, kaj rezultas el reakcio inter la amonia hidroksido kaj la amonia dukromiato. Ĝi uzatas en fotografio kiel sensivigilo por gelatenaj tavoloj, en tekstilaj presaĵoj, kiel fungicido, kaj kiel fiksanto por kromiataj tinkturoj de kotono.

Ĝi estas akvosolvebla, kaj, kiam aplikita, povas kaŭzi iriton al la mukoza membrano, okuloj, spirsistemo, haŭto, ktp. Ĝi povas kaŭzi sensivecon post longedaŭra kontakto. Ĝi estas agnoskata kiel kancerogena, kaj ĝi povas kaŭzi histoulceraĵojn kaj damaĝoj al la hepato kaj renoj. En laboratorio ĝi uzatas kiel kemia reakcianto.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Amonia kromiato estiĝas per reakcio inter la kromia (VI) oksido kaj amonia hidroksido:

Ĝi estigeblas per reakcio inter la kromia (III) hidroksido kaj amonia hidroksido:

Ĝi same estiĝas per reakcio inter la kromia (III) oksido, amonia hidroksido kaj amonia klorato:

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Kiam varmigita, amonia kromiato malkomponiĝas al kromia (III) oksido, amoniako, nitrogeno kaj akvo.

Dum longa ekspozicio al aero ĝi laŭgrade perdas amoniakon kaj konvertiĝas en amonia dukromiato.

Ĝi reakcias kun diluitaj acidoj, ekzemple sulfata acido, estigante amonian dukromiaton, amonian bisulfaton kaj akvon.

Baria kromiato precipitiĝas el malforte acida solvaĵo de baria klorido kun amonia kromato:

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Youtube[redakti | redakti fonton]