Amorea Lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Amorea estas nord-okcidenta ŝemida lingvo, parolata de amoreoj en Sirio kaj Mezopotamio dum 3-2-a jarmiloj a.K. Ĝi estas konata ankaŭ sub la nomo orient-ĥanaana [mankas fonto]. La lingvo atingis nin ĉefe pere de kojnoskribaj tekstoj de la tempoj de la 3-a dinastio de Ur kaj la 1-a dinastio de Babilono (ĉ. 22-16-a jarcentoj a.K.) en la formo de propraj nomoj. Laŭ tiu materialo, oni povas paroli pri la du periodoj de amorea lingvo: malnova (periodo de Ur) kaj meza (periodo de Babilono), sed la kojnoskribo ne permesas trovi la ĝustajn sonojn de la amorea sonsistemo.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.