Amos (profeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amos
Biblia persono
homo • homa biblia persono
Verko Libro de Amos
Informoj
Sekso vira
Religio Jahveismo
Okupo profetoterkultivisto
vdr
BIBLIAJ MINORAJ PROFETOJ
Amos
thumb!Amos en rusa ikono de la 18-a jarcento.
sekso = vira
nacio = hebrea de la regno de Judujo kiu tamen aktivis precipe en la norda rego de Izraelo
epoko = 8-a jarcento a.K.
naskiĝoloko = Tekoa, najbare de Betlehemo
apartaĵo = biblia profeto
kulto = venerata kiel sanktulo ĉe la Katolika Eklezio kiu lin liturgie honoras la 31-an de marto. Simile faras ĉiuj eklezioj konfesantaj la komunecon kun la sanktuloj

Amos (hebree: עָמוֹס; latine: Amos) estas la tria el minoraj profetoj. Li naskiĝis en Tekoa landeto de la suda regno de judujo, sed aktivis en la norda regno de Izraelo kaj aŭtoris la samnonan libron. Lia nomo en la hebrea signifas “Amosyah="Javeo superlevas. Li naskiĝis en vilaĝo nefora el Betlehemo, misiis epoke de Jeroboam la 2-a (783 a.K.) en la 8-a jarcento a.K.; li havis la taskon admoni kaj denunci kulton koruptitan kaj reduktita al pura ekstereco, epoke en kiu la ekonomia prospero vaste kreskadis en la norda regno.

Vivo de la profeto Amos[redakti | redakti fonton]

Profeto Amos en cizaĵo de Gustave Doré,

La izsraela regno, por la fondado okazinta kun l reĝo Ŝaul kaj post la brilaj jaroj de la regdo de reĝoj Davido kaj Salomono, drivisen dividiĝo en du ŝataj reĝlandoj: norde Izraelo kaj sude Judujo.

Amos profetis dum la regado de Jeroboam la 2-a, epoko, kiel dirite, de prospero , sed la materia prospero estis akompanata de profunda morala kaj religia dekadencoj.Tiu profeto, simpla kruda kaj senartifika, estis trafita de la disvastiĝanta korupto kiun li vidis situigitaj precipe en du sferoj: la socia maljusteco kaj la degenero de la kulto. Li intervenas kobtrau tiu afera stato per la forto de la profeta vorto kiu el li elimpetas nepacigebla kaj terura. Lia profeta aktiveco daŭrism, eble, ne pli ol unu jaro. En suia patrujo li reprenis siajnpasintajn okupiĝojn kaj engaĝĝis en la reorino de siaj orakoloj. Amos, simpla terkultivisto kaj brutargardsto,[1] stis abrupte vokata de la Sinjoro dum sekvadis la gregon (kiel li mem diras en 7,14-15), al li estis konfidita la misio prediki en la du regnoj kaj admoni la popolon kiu koruptiĝis sufiĉe kontentigita de sia prospero.[2] Aparte li insistis ĉe la sacerdotaro kaj la potenculoj kiuj per sia ruzo efike sukcesis maski la maljustaĵojn kontraus la malriĉuloj. Liaj predikaĵoj kontraŭ tiutempaj moroj al li altiris akrajn malamikecojn, se konsideri ke li estis elpelita de la urbo Betel ordone de reĝo Jeroboam la 2-a instige de sacerdoto Amasia.[3]

Proteteca enhavo[redakti | redakti fonton]

Multaj estas la pasaĵoj kie estas admonita la riĉulo kaj kie estas kondamnita la ekstera religieco. Liaj malfeliĉaj profetaĵoj pro ne okazinta konvertiĝo trovon plenumon en la faligo de la norda regno ŝrme de la asiria armeo kaj en la sekva deportado de la izraele popolo kaj de ties eminentuloj en 722 a. K.

Kulto[redakti | redakti fonton]

La kristabnaj eklezio konfesantaj la kulton al la sanktuloj, nome komunecon kun la sanktuloj, lin iturgis festas; la Katolika Eklezio tion faras la 31-an de marto.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Libro di Amos, 1,1; 7, 14-15
  2. Libro di Amos, 7,14
  3. Libro di Amos, 7, 10-12

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Biblio
  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia