Ruschein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ampalas)
Ruschein
Blazono de Ruschein
Ruschein
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Ilanz
Koordinatoj  46° 47′ 13″ N 9° 11′ 24″ O / 46.78694 °N, 9.19000 °O / 46.78694; 9.19000 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 13″ N 9° 11′ 24″ O / 46.78694 °N, 9.19000 °O / 46.78694; 9.19000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 360
Areo 12,56 km²
Alteco 1155 m super marnivelo
Poŝtkodo 7154
Komunumkodo 3580
Mapo de Ruschein

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Ruschein estas komunumo de la komunumaro Ilanz kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 360 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ruschein situas norde de Ilanz ĉe la norda flanko de la valo de Antaŭa Rejno. En nordo la komunumo etendiĝas ĝis al Vorab-Glaĉero en la Glarusaj Alpoj. Al la komunumo apartanas krom la vilaĝo Ruschein mem (de sudo al nordo) la setlejoj La Caglia, Encavridas, Ampalas kaj la alpopaŝtejo Alp da Ruschein.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ruschein limas en nordo al Glaruso Sudo (Kantono Glaruso), en nordnordoriento al Falera, en nordoriento al alpopaŝtejo ekskalva de Ladir, en orientnordoriento al alpopaŝtejo eksklava de Schnaus, en oriento al Ladir, en sudoriento al Schluein, en sudo al Ilanz, en sudokcidento al Schnaus, kaj en okcidento al Siat.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La plimulto de la loĝantaro de Ruschein parolas la romanĉan lingvon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ruschein situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per kurboriĉa flanka vojo, kiu en Ilanz deflankiĝas de la kantona ĉefvojo n-ro 19. Per la poŝtaŭtolinio de Ladir al Ilanz la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ruschein datiĝas el la jaro 765 kiel Rucene. En la regiono de la burgruino Frauenberg ekzistas prahistoria kulturcentro kun menhiroj, ujoŝtonoj kaj trovaĵoj el la bronzepoko. La burgo Frauenberg estis en la 13-a kaj 14-a jarcento la sidejo de la samnomaj baronoj. Ruschein dum la 15-a ĝis al 18-a jarcento estis konektita kun Ladin kaj Schnaus kiel najbararo. En la jaro 1851 estis fonditaj la komunumoj Ladir, Ruschein kaj Schnaus. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]