Amri Wandel
| Amri Wandel | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Amri Wandel en aprilo 2005 | ||||||||
| Dato de naskiĝo | 1954 | |||||||
| Nacieco | israela | |||||||
|
||||||||
Amri WANDEL (naskiĝis en 1954) estas israela esperantisto. Ekde 2010 li triafoje estas membro de la Estraro de UEA.
Profesie li estas doktoro (supera sciencisto) pri astrofiziko en la universitato de Jerusalemo kaj gastprofesoro en UCLA. Specialisto pri aktivaj galaksioj nigraj truoj kaj astrobiologio. Li doktoriĝis pri astrofiziko en Stony Brook, Novjorko, estis docento en la universitatoj de Princeton, Maryland kaj Stanford. Loĝas en Israelo.
Wandel aktivis en la junulara Esperanto-Ligo en Israelo en la 1970-aj jaroj, estis Estrarano de TEJO (de 1977) kaj TEJO-prezidanto (1981-1983) kaj honora prezidanto. Li estas prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo (1990-1996, 2009 ĝis nun). Komitatano de UEA de 1989, estrarano de UEA 1995-1998, 2004-2007 kaj ekde 2010, Sekretario de IKU. Organizanto kaj prezidanto de la LKK de la UK en Tel Avivo en la jaro 2000.
Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1992. Profesoro en la Akademio Internacia de la Sciencoj.
Enhavo |
Verkoj: [redakti]
- Venis Vespero (Infanlibro, tradukita el la hebrea, Palo Alto 1988)
- La Krabo kiu ludis kun la Maro (infanlibro, tradukita de Rudyard Kipling, Edistudio 1993, premiiĝis "infanlibro de la jaro")
- La Kosmo kaj Ni (baza lernolibro pri astronomio, kun D. Galadi-Enriquez, FEL 2001 dua eldono 2005, gajnis la premion Pirlot)
- Redaktis la sonkasedojn "Israelo Kantas" (1982) kaj "Israelo ne ĉesas kanti" (1992) kaj la KDn "Venu Paco" (2001) de hebreaj kaj jidaj kantoj, tradukis plurajn kantojn en ili.
- Kunverkinto de la hejma vortaro (hebrelingvaj terminoj)
- Kunverkinto de la Nova PIV (terminoj pri astrofiziko)
- Redaktis la Internacia Kongresa Universitato librojn de 1998,
de 2005 IKU-libro 2005 de 2006 IKU-libro 2006 kaj de 2007 IKU-libro 2007
Prelegoj [redakti]
- La spacmisio al Marso [1]
- Eklipso 1999 : la lasta suneklipso de la jarmilo (speciala prelego en la 84a UK 1999)
- Internacia Kongresa Universitato prelegoj
- 1985 Jen Nia Universo [2]
- 1987 De Koperniko ghis Einstein : la evoluo de moderna astronomio
- 1992 La Universo kaj moderna astrofiziko
- 1995 Enkonduko en Astrofizikon kaj Astronomion (AIS-IKU kurso, kun H.M. Maitzen)
- 1998 Ĉu ni estas solaj ? La serĉo de ekstertera civilizacio
- 2000 Ses tagoj de kreado : de la praeksplodo ghis la homo
- 2001 SETI : dialogo kun ekstertera kulturo
- 2002 La Inkaa astronomio [3]
- 2004 Supernovaoj : la plej grandaj eksplodoj en la Universo
- 2005 – La Lakta vojo – nia hejmo en la universo (AIS-IKU kurso, kun H.M. Maitzen)[4]
- 2007 - Orienta Astronomio: Gasto-steloj en la Lakta Fervojo (AIS-IKU kurso) [5]
- 2009 - Teleskopoj: de Galileo ĝis Hubble (AIS-IKU kurso) [6]
Movada agado [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ La spacmisio al Marso (el Retarkivo 2005) en Internacia Kongresa Universitato de 82-a UK 1997
- ↑ Ankaŭ aperis en: Heroldo de Esperanto, 1987, n-ro 2 (1773), p. 3; n-ro 3 (1774), p. 3.
- ↑ IKU-libro 2002
- ↑ IKU-libro 2005
- ↑ IKU-libro 2007
- ↑ Resumoj de IKU 2009