Amsdorf
| Amsdorf | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Saksio-Anhalto | ||||
| Distrikto | Distrikto Mansfeld-Suda Harco | ||||
| Urborajtoj | - | ||||
| Koordinatoj | 51°27′52″N 11°43′41″O / 51.46444°N, 11.72806°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 94 m | ||||
| Areo | 5,62 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 034601 | ||||
| Poŝtkodo | 06317 | ||||
Amsdorf ekde la 1-a de januaro 2010 estas parto de la tiutage kreita komunumo Seegebiet Mansfelder Land [ze:gebit mansfelda lant], en Esperanto "laga regiono lando de Mansfeld". Ĝi troviĝas en la distrikto Mansfeld-Suda Harco de la federacia lando Saksio-Anhalto en Germanio. La 31-an de decembro 2008 la tiam ankoraŭ administre sendependa komunumo havis 491 loĝantojn (en la nova komunumo "laga regiono lando de Mansfeld" fine de decembro 2011 vivis sume 9575 homoj).
Historio[redakti]
Komence de januaro 2010 la ĝis tiam sendependaj neurbaj komunumoj Amsdorf, Aseleben, Dederstedt, Erdeborn, Hornburg, Lüttchendorf, Neehausen, Röblingen am See, Seeburg, Stedten kaj Wansleben am See kunligiĝis al nova komunumo.[1] Samtage malfondiĝis la administra komunumaro de sama nomo Seegebiet Mansfelder Land, al kiu antaŭe apartenis la loĝloko Amsdorf.