Amstrad PenPad 600

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Amstrad PenPad 600 estis unu el pioniraj poŝkomputiloj, lanĉita en 1993 j. La aparato havis tri procesorojn Zilog Z8S180 kun frekvenco 14.3 MHz: la unua okupiĝis pri operaciumo, programaro de uzanto kaj aparatzorgilo de tuŝekrano; la dua regis energiuzon; la tria – deĉifris manskribaĵojn. La komputilo havis monokromatan tuŝekranon 320*240, 192 KB da memoro (32 KB por vidiga memoro, 32 KB por sistemo de deĉifro de manskribaĵoj kaj 128 KB por portempa memro de uzanto).

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.