Amtorg Trading Corporation

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Amtorg Trading Corporation, ankaŭ konata kiel Amtorg, estis organizaĵo fondita en 1924 fare de Armand Hammer en Usono per konsolidigo de usonaj firmaoj Products Exchange Corporation (1919) kaj Arcos-America Inc (1923). La posta estis usona ofico de All-Russian Co-operative Society (ARCOS). Amtorg celis reprezanti tie interesojn de la soveta eksterkomerca monopolo.

Pro la deziro akiri avangardajn teknologiojn de Usono, la Sovetunio klopodis fortigi la komercadon kun Usono, spite al la forta kontraŭkomunisma pozicio de la Usono. Ĝi ankaŭ servis por kaŝejo de sekretservoj GRU kaj OGPU. Tio estis tre grava en la komencaj jaroj, antaŭ kiam Franklin D. Roosevelt agnoskis la Sovetunion, ebligante establon de konstanta ambasadejo en Vaŝingtono.

Amtorg sidis en Novjorko, la plej granda posedanto estis la Moskva Eksterkomerca Banko, pluaj posedantoj estis Centrosojuz (centra asocio de la konsumaj kooperativoj) kaj du sovetaj ŝtatanoj, dungitaj tie.