La tradukinto verkinto dediĉis la libron al la memoro de Ludoviko Mimoo kiu reviziis la tekston laŭ la lingvaj konceptoj de la Analiza Skolo kreita de li.
„ Ĉi tiu libro estas la rezulto de pli ol okjara persistema okupado de Rikardo Ŝulco pri la materio, kiun liveras la "Amuza legado pri Til' Strigospegul'" kaj ties protagonisto al la literaturhistoria esploro. La traduko baziĝas sur la plej malnovaj, tiel nomataj Strasburgaj eldonoj de la populara libro de 1510/11 (fragmento), 1515 kaj 1519. La tradukon estas antaŭirintaj zorge kritika komparo de la malnovaj tekstoj kaj diligenta konsultado de la tiurilataj ampleksaj esearoj. Grandaj partoj de la traduko estas plurfoje reredaktitaj. Kio nun prezentiĝas estas supozeble la optimumo de nuntempe atingebla precizeco.
La tradukinto provizis ĉiujn naŭdek ses historiojn per meditemaj notoj, kiuj malfermas ĉiam denove neatenditajn perspektivojn sur la multafaceta ŝanĝema karaktero de la protagonisto. Ili resumiĝas en surpriza karakterbildo de la hipoteza praa Strigospegulo, formanta la epilogon de la libro : "Strigospegulo, la unika, kaj liaj Strigospeguloj". ”