Amy Adams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amy Adams dum la 83-a disdono de Oskar-premioj (2011)

Amy Lou Adams (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1974 en Vicenza, Italio) estas usona aktorino. Ŝi ludis ekde fino de la 1990-aj jaroj en pli ol 30 kinejaj kaj televidaj filmoj, precipe en komedioj. Ŝi atingis konatecon pro la figurigo de senkulpaj-naivaj figuroj en la filmoj Junebug (2005), Enchanted (2007) aŭ Doubt (2008). Adams apartenas al la plej bone pagitaj aktorinoj de Holivudo kaj estis trifoje nomumita al Oskar-premio.

Biografio

Fruaj jaroj, komenco de la kariero

Li naskiĝis en Italio, kiam lia patro - iama usona soldato - stacionis tie. Ŝi plenkreskis kiel meza el sep gefratoj de mormona familio en la provinca Castle Rock en usona federacia ŝtato Colorado. Lia patro estis aktoro, kiu libertempe verkis teatraĵetojn, kiujn oni prezentis en la familia rondo. Tiel Adams jam konatiĝis kun la aktorado jam en junaĝo.

Ŝi vizitis mezlernejon en distrikto Douglas County, poste laboris en "Dinner Theater" ("Tagmanĝa Teatro", amuzejo, kie estas interligita la manĝado kaj la spektado de la aktorado) en Denver, Colorado, same mallongtempe kiel manaĝistino kaj kelnerino ĉe la konata usona gastronomia ĉeno Hooters. Poste ŝi laboris en Minnesota en Chanhassen Dinner Theater, kie ŝi ludis en muzikalo Good News.

Ŝi ricevis la unuan filman rolon en 1999 en la satiro Drop Dead Gorgeous de reĝisoro Michael Patrick Jann. Ŝi ludis roleton de kuraĝistino, kun Kirsten Dunst, Denise Richards kaj Kirstie Alley. Instigante de Kirstie Alley, ŝi translokiĝis al Los Angeles kaj post du monatoj jam ricevis rolon en la televida serio Manchester Prep. La serio estis mallongviva kaj ŝi ludis nur en tri epizodoj.

Sukceso kun Spielberg

Post missukceso de Manchester Prep, Adams ricevsi roleton en horora komedio de Robert Lee King Psycho Beach Party kaj en la 36-minuta filmeto The Chromium Hook. Tion sekvis roletoj

En 2002 la artistelekta direktorino Deborah Zane ekatantis je la karizma aktorino. Zane proponis al Steven Spielberg, Amy Adams laborigi en sia filma projekto Catch Me If You Can. La kunlaboro kun Steven Spielberg helpis Adams al trarompo en la filma aktorado kaj igis ŝin konata por vasta kinejvizita publiko.

Persone

Adams havas filinon de aktora kolego Darren Le Gallo, kun kiu formas paron ekde 2002.

Filmoj

  • 1999: Drop Dead Gorgeous
  • 2000: The Peter Principle (televida filmo)
  • 2000: Psycho Beach Party
  • 2000: Cruel Intentions 2
  • 2002: The Slaughter Rule
  • 2002: Pumpkin
  • 2002: Serving Sara
  • 2002: Catch Me If You Can
  • 2004: Standing Still
  • 2004: The Last Run
  • 2004: The Wedding Date
  • 2004: Dr. Vegas (televida serio, 5 epizodoj)
  • 2005: Junebug
  • 2005–2006: The Office, televida serio, 3 epizodoj)
  • 2006: Talladega Nights: The Ballad of Ricky Bobby
  • 2006: Fast Track
  • 2006: Tenacious D in The Pick of Destiny
  • 2007: Enchanted
  • 2007: Miss Pettigrew Lives for a Day
  • 2007: Charlie Wilson’s War
  • 2007: Underdog
  • 2008: Sunshine Cleaning
  • 2008: Doubt
  • 2009: Night at the Museum 2: Battle of the Smithsonian
  • 2009: Julie & Julia
  • 2010: Leap Year
  • 2010: The Fighter
  • 2011: The Muppets
  • 2012: On the Road
  • 2012: The Master