Amy Beach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amy Beach.

Amy Marcy Beach (n. 5-an de decembro 1867 kiel Amy Marcy Cheney en Henniker, Nov-Hampŝiro; m. 27-an de decembro 1944 en Novjorko) estis usona komponistino, pianistino kaj la unua usona virino, kiu komponis simfonion, enrompiĝante tiel en klare viran regnon.

Vivo

Amy Cheney jam frue validis kiel mirinfano. Onidire ŝi jam kiel unujarulino povis kanti 40 diversajn melodiojn. Jaron poste ŝi komencis improvizi duan voĉon, kaj tri jarojn aĝa ŝi mem instruis al si legadon. Ankaŭ kiel komponistino ŝi flegis sian memlernokapablon: Kiel oni instrumentigas orkestron, ŝi lernis nur laŭ libro de Hector Berlioz pri instrumentigo.

Sian karieron ŝi komencis jam kvar jarojn aĝa, kiam ŝi ludis pianopecon laŭ memoro- sed duontonon tro alta, ĉar la piano estis misagordita kaj ŝi volis ludi la originalan sonon.

Kiel muzika reprezentanto de Usono sur la tutmonda ekspozicio en Ĉikago ŝi tuj famiĝis per tio en muzikistaj kaj sufragetaj rondoj.

Komponaĵoj

Ŝia pianomuziko samtempe havas sonecon de romantismo kaj de ekĝerma „Nova Muziko“.

Ŝiaj nuntempe plej konataj verkoj estas

  • Simfonio e-minora („The Gaelic“)
  • Konĉerto por piano kaj orkestro
  • Sonato a-minora por violono kaj piano, op. 34
  • Krome diversaj ĥorkomponaĵoj kaj meso, samkiel
  • Pianokomponaĵoj kaj alia ĉambromuziko.

Eksteraj ligiloj