Anĝelo Klareno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anĝelo Klareno
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1246 (1246-11-30)
en Cingoli
Morto 30-an de novembro 1336 (1336-11-30) (90-jaraĝa)
en Marsicovetere
Religio katolikismo vd
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo verkisto • ordenfrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Epistole

Anĝelo Klareno, sekulare “Petro” (Cingoli de provinvo Maĉerato ĉirkaŭ 1255 –Marsicovetere, la 15- de junio 1337), estis fratulo de la franciskana ordeno, kiu adheris al la fluo de Spirituali fariĝante ilia elstara intelektula gvidanto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Petro Klareno eniris 1274 la franciskanan ordenon de Cingoli (Fossombrone) kaj preskaŭ tuj adheris al la ideoj de la kalabria mistikulo Joakimo el Fiore kaj al “Spirituali” plej rigora alo de la franciskana ordeno, konsiderota pli poste ĉe la ekleziaj aŭtoritatoj hereza. Pro tio li estis kondamnita, de sia ordeno, al dumviva karcero en 1280. Liberigite ĉirkaŭ 1289, li estis misiiste sendita al Armenio el kiu li revenis al Italio en 1294 post la elekto al papado de Celesteno la 5-a. La spiritualoj (= Spietuali) estis denove akuzitaj pri diversaj herezoj ĉe la posteula papo Bonifaco la 8-a kiu al ili malpermesiis ĉiuspecan apostolan aktivecon. Tiam Anĝelo Klareno rifuĝiĝis laŭlonge de kelkaj jaroj en Grekio. Li revenis al Italio en 1305, kiam malaperis pro morto Bonifaco la 8-a: ĝuste tiam li fariĝis ĉefo de la Spirituloj de Markio kaj Umbrio: lia sekvantaro estos kromnomata “klarena” homore de ĝia gvidanto.

En 1311 li estis kunvokita al Avinjono tiam papa sidejo, kie li estis jure persekutita kaj absolvita dum la papado de Klemento la 5-a; sed poste, li incitis, kun granda sukceso ĉe la popolo, la spitualojn de Narbonne al ribeliĝo dum ceremonio prezidita de Petro Olivi, en 1317 li estis ekskomunikita laŭdecide de papo Johano la 22-a, kiu intertempa reekzamenigis la doktrinon de Spiritualoj, kiuj lin konsideris la perfekta personigo de la Antikristo, kaj ilin deklaris definitive kontraŭaj al la instruo de la Eklezio. Sorto kiu okazis ankaŭ, kaj precipe, al ilia posteularo dirita Fraticelli.

Ne plu protektite de kardinalo Giacomo Colonna ĉar tiu ĉi mortis 1318, Klareno elektis forfuĝi al Italio kie, en Subiaco, donis formon de religia ordeno al la movado de Fraticelli (fratuloj de la malriĉa vivo) ĝin organizante kiel ordenon sendependan kaj kontestante la papan aŭtoritaton.

Por forfuĝi al la Inkvizicio li retiriĝis fine en Basilikato ĉe la konvento de Sankta Maria de Aspro, kie altiris multajn lokajn fidelulojn allogitajn de lia predikado kies fortaj punktoj estis la absoluta kaj radikala kaj deviga malriĉeco por la ekleziuloj, kaj la renovigo de la spirita vivo atende de la proksimega realiĝo de la eventoj anoncitaj de la Apokalipso de Johano. Ĉi tie Anĝelo Klareno forpasis la 15-an de junio 1337 kaj lia tombo fariĝis baldaŭ celo de oftaj pilgrimoj.

Verkoj de Anĝelo Klareno[redakti | redakti fonton]

  • Chronicon seu Historia septem tribulationum Ordinis Minorum
  • Expositio super regulam fratrum minorum
  • Apologia ad Alvarum Pelagium

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Angelo Clareno: A Chronicle or History of the Seven Tribulations of the Order of Brothers Minor, Franciscan Institute Publications, 2005. ISBN 978-1-57659-198-7
  • Lydia von Auw, Angelo Clareno et les spirituels italiens, Edizioni di storia e letteratura, Roma 1979. ISBN 9788863722475
  • Angelo Clareno Francescano. Atti del XXXIV Convegno Internazionale della Società Internazionale di Studi Francescani e del Centro Interuniversitario di Studi Francescani (Assisi, 5-7 ottobre 2006), Fondazione Centro italiano di studi sull'alto Medioevo, Spoleto 2007. ISBN 9788879880534
  • Felice Accrocca, Un ribelle tranquillo. Angelo Clareno e gli Spirituali francescani tra Due e Trecento, Assisi 2009. ISBN 9788827006511
  • Gian Luca Potestà, Angelo Clareno: dai poveri eremiti ai fraticelli, Istituto storico italiano per il medio evo, Roma 1990. ISBN 0003918475
  • Arnaldo Sancricca, La definitiva incorporazione dei “Fratres” di Angelo Clareno nell’Osservanza Cismontana con riferimenti attinenti allo stato dei conventi nella Marca, in “Studi Maceratesi", 43 (2009), pp. 230-309.
  • Chronicon seu historia septem tribulationum Ordinis Minorum / Angelus a Clarino; testo, note e commento di Alberto Ghinato. - Roma : [s.n.], [1959]. - 231 p. ; 25 cm. (Materialo ne presita)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]