An Nukat Al Ĥams
El Vikipedio
Koordinatoj: 32°35′41″N 11°53′41″O / 32.59472°N, 11.89472°O
| Distrikto An Nukat Al Ĥams النقاط الخمس |
|
|---|---|
| Bazaj informoj | |
| Ĉefurbo | Zuŭara |
| Areo | 5 250 km² |
| Loĝantaro | 287 662 (stato de 2006) |
| ISO-kodo | LY-NQ |
An Nukat Al Ĥams, arabe النقاط الخمس, latinliterigo laŭ DMG an-Nuqāṭ al-Ḫams, estas distrikto de Libio, en la nordokcidento de la lando. Ĝi situas en la historia regiono Tripolio. La distrikta ĉefurbo estas Zuŭara.
Geografio [redakti]
En la okcidento la distrikto limas al Tunizio. Norde la distrikto havas bordon lime al la Mediteranea Maro, kaj enlande ĝi limas al al la sekvaj libiaj distriktoj:
- Az Zaŭija - oriente
- Al Ĝabal Al Garbi - sudoriente
- Nalut - sude
Administra historio [redakti]
Kadre de la libia teritoria reformo de 2007 preskaŭ ĉiuj distriktaj limoj estis ŝanĝitaj, kaj rezulte de tio la distrikta areo iom malpligrandiĝis.