An der Poststraße

El Vikipedio, la libera enciklopedio
An der Poststraße
Blazono
An der Poststraße (Germanio)
An der Poststraße (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Burgenland
Komunumaro An der Finne
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 034463, 034465, 034467
Poŝtkodo 06647
Aŭtomobila kodo BLK
Oficiala Municipokodo 15084012
Subdivido 9 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Ingrid Hesse
Adreso de la administrejo Dorfstraße 9
06647 Wischroda
Demografio
Loĝantaro 1666 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 10′ N, 11° 33′ O (mapo)51.16666666666711.55Koordinatoj: 51° 10′ N, 11° 33′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 271 m
Areo 44,45 km²
vdr

An der Poststraße estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Burgenland de la federacia lando Saksio-Anhalto, kaj fondiĝis la 1-an de julio 2009 el la antaŭe sendependaj komunumoj Herrengosserstedt, Klosterhäseler kaj Wischroda. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 1666 loĝantojn. Ĝi apartenas al la komunumaro Verbandsgemeinde An der Finne. La nomo de la komunumo aludas al historia poŝtkaleŝa vojo, kiu ligis la urbojn Lepsiko kaj Kaselo kaj amplekse frekventatis ĝis la jaro 1806.

la historia poŝtkaleŝa vojo nuntempe
la kirko de loĝloko Herrengosserstedt
la kirko de loĝloko Klosterhäseler