Anagramoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Anagramoj estas tabulludo kiu estas ludata per tegoletoj en alia vortludo kiel SkrabloVorto-Mozaiko. Ĉi tiu ludo funkcias tre bone en Esperanto. En la komenco, ĉiuj tegoletoj estas kaŝitaj. Dum la ludo, oni konstante metas kaj montras tegoletojn unu post la alia sur la tablo.

Krei vorton[redakti | redakti fonton]

Kiam ludanto vidas vorton inter la tegoletojn en la mezo, tiu krias la vorton kaj prenas la tegoletojn de tiu vorto antaŭ ŝ/li. Vorto povas esti radiko (sen finaĵo) aŭ normala vorto (kun finaĵo aŭ finaĵoj). Oni ne rajtas krei vorton kiu jam ekzistas sur la tablo.

Ŝteli vorton[redakti | redakti fonton]

Oni ankaŭ povas ŝteli vorton de alia ludanto miksante ĉiujn tegoletojn de unu vorto de kunludanto kaj aldoni kelkajn de la mezo. Sed, ĉiam kiam oni ŝtelas, oni devas ŝanĝi la radikon. Oni ankaŭ povas ŝteli siajn proprajn vortojn ĉi tiel. Oni ofte ŝtelas siajn proprajn vortojn por certigi ke aliaj ne faru. Oni ne rajtas ŝteli vorton kiu kreas vorton kiu jam ekzistas sur la tablo.

Fina venko[redakti | redakti fonton]

La ludo finiĝas kiam ĉiuj tegoletoj estas montrataj kaj neniu plu povas krei aŭ ŝteli alian vorton. Tiu kiu havas la plejmulton da tegoletoj venkas.

Interreta versio[redakti | redakti fonton]

Ekzistas versio kiun oni povas ludi en Esperanto per la interreto kiu nomiĝas Verda Ŝtelo.

Ankaŭ vidu jenon[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]