Anakleto la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anakleto la 2-a
kontraŭpapo de la Katolika eklezio
Regado ekde 1131 ĝis 1138, opone al Inocento la 2-a
Ceteraj titoloj Kardinalo diakono kaj Kardinalo pastro
Persona informo
Naskonomo Petro Pierleoni
Naskiĝo 1090 (ĉirkaŭ)
en Romo, en kvartalo kiu estos la geto de Romo
Morto 25-an de januaro 1138 (1138-01-25)
en Romo
Tombo Santa Maria in Trastevere vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj latina vd
Familio
Familio Pierleoni, hebredevena, kristaniĝinta
Gefratoj Giordano Pierleoni vd
Profesio
Okupo Juristo, teologo, diplomato; monaĥo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anakleto la 2-a, denaske Petro Pierleoni, estis kardinalo kaj kontraŭpapo de la Katolika eklezio.

Familio[redakti | redakti fonton]

Anakleto la 2-a naskiĝis Petro Pierleoni kaj apartenis al la nobela kaj potenca roma familio de Pierleoni; lia patro, Petro, estis konsulo de la mezepoka Romo. La familio, hebredevena, kaj loĝanta en tiu kiu estos la Roma geto sub papo Paŭlo la 4-a, konvertiĝis al kristanismo preskaŭ unu jarcento antaŭe kaj, danke al riĉeco akumulita praktikante pruntedonojn, jam akiris pozicion de nediskutebla prestiĝo inter la patriciaj romaj familioj.

La arto de laŭintereza pruntedono, kiu ne klare ĉiam distingiĝis el reala uzuro (unu kaj alia tiam malpermesitaj al kristano), antaŭe praktikita, disponigis al la familio Pierleoni grandajn ekonomiajn havaĵojn.

Precipa hejmo de la familio estis domo-turo en Transtibero, sed Pierleoni posedis ankaŭ diversajn kastelojn; en unu el tiuj mortis (1099) ilia gasto, papo Urbano la 2-a; ili krome posedis la teatron Marcelo, la tuta Tiberan insulon, magazenojn kaj butikojn. Fratoj de Petro la plijuna administris Romon kiel prefekto, eĉ unu el ili estis nomumita “Patricio” de Roma Komunumo dum la kontraŭpapa insurekcio kiu instaligis la kurtatempan Roman Respublikon de la unua duono de la 12-a jarcento.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Kuraĝigite kaj ambiciigita de la patro, jam kunlaboranto de papo Gregorio la 7-a, la juna Petro Pierleoni sin dediĉis al la priekleziaj studoj. Li pasigis kelkajn jarojn en Parizo, por studi sub la gvido de la originala Petro Abelardo kie li amikiĝis kun la estonta Ludoviko la 6-a (Francio); poste li membriĝis inter la monaĥoj de la klunia ordeno. Revenigite al Romo, li okupis diversajn oficojn, ĝis esti nomumita, de papo Paskalo la 2-a, kardinalo de la diakona kategorio. Kiel kardinalo li partoprenis en du sinsekvaj konklavoj, en 1118 por la elekto de Gelaso la 2-a kaj en 1118 por la elekto de papo Kalisto la 2-a: tiu lasta okazis en Abatejo de Cluny, kie restis gasto laŭkelkaj monatoj la ĵus elektita papo kiu pliestimis sian kungaston Petron Pierleoni ĝis lin, iom pliposte, promociis el kardinalo diakono kardinalo pastro.

Tuj post, li estis papa legato en Francio kaj Skotlando kaj Anglio, el kio revenis al Romo plenplena, laŭ onidiroj restintaj en la kronikoj, je regaloj ekscitantajn stuporon en la kolegoj kiuj malaprobis lian luksegan travivon.[1] Ĉar legato en Francio, li ne partoprenis en la konklavo de 1130 en kiu estis elektita Honorio la 2-a, sed li sin elspezis en la subtenado de antaŭpapo Celesteno la 2-a, kiu tamen akceptis demisii pro la paco de la eklezio.

Elektiĝo[redakti | redakti fonton]

En februaro 1130, la sankondiĉoj de papo Honorio drame plimalboniĝis. Petro Pierleoni, la plej influaj de la kardinaloj, jam delonge aspiris al la papeco. Lin apogis nemalgranda, eĉ se ne majoritata, aro da kardinalo, kaj krome li ĝuis rimarkindan prestiĝon ĉe multaj aristokratiaj familioj kaj precipe ĉe la popolo pro sia malhavareco. Kun tiuj premisoj li provis , ĉiumaniere, aringis la celon. Sed al tiuj liaj planoj oponis alia roma nobela frakcio, tiu ĉefata de familio Frangipane.

La eventoj agitite sinsekvis. Kardinalo Aimeriko de la Chatre, kanceliero de la kurio, konsciiĝinta pri la intencoj de kardinalo Pierleoni, provis, male, kontraŭi lian probablan elektiĝon. La papo alproksimiĝanta al morto deziris esti portita en sian preferatan monaĥejon en Monto Ĉelio en teritorio de Frangipane. La Pierleoni-a partio akuzis kardinalon Aimerikon pri ruzeco por estri la morto-eventon kontraŭ la kardinalo Petro Pierleoni.

La 8-a de februaro 1130 Aimeriko kunvokis ĉe la sama monaĥejo kardinalojn opiniatajn de li meritaj je fido. La ceteraj ne konvokitaj reagis elvokante anatemon sur ĉiuj kiuj sin pretigis elekti la novan papon antaŭ la morto de la antaŭulo, malobservante tiel la dekreton de papo Nikolao la 2-a regulantan la konklavon.

La popolo osciladis kun inklinoj al kardinalo Petro Pierleoni. Kiam disvastiĝis onidiro ke la papo mortis, la popolo minace marŝis al la monaĥejo kien oni kunportis la papon. Por eviti luktojn la papo Honorio, ankoraŭ viva sed febrohava kaj delira, albalkoniĝis. Tiam la popolo retiriĝis pace el zono “Frangipane”. Sed tuj post la peno por albalkoniĝi vere mortiĝis la papo Honorio.

Laŭ la validaj leĝaj normoj, la korpo de forpasinta papo devintus resti elmetita al la vido de fideluloj laŭ tri tagoj kaj poste entombigita, kaj nur post procedi al la elekto de la posteulo. Aimeriko tamen akcelis la tempojn. Tuj post la liturgiaj ceremonioj, li transportigis la mortan korpon de la papo al Laterano. Frumatene Aimeriko kaj la 16 kardinaloj de la Aldobrandina (Franĝipana) partio kuniĝis kaj elektis papon en la persono de kardinalo fama pro religia fervoro, nome Gregorio Papareschi, diakono de la Kastelo de Sankta Anĝelo. Kaj en Laterano procedis al la entronigo kaj konsekro, dum kiuj la nova papo alprenis la nomo de Inocento la 2-a; sed li devis rifuĝiĝi en la zono de Frangipane ĉar la popolo aperte inklinis al Pierleoni.

La ceteraj 14 kardinaloj decidis elekti papo Petron Pierleoni, kiu entroniĝis en la baziliko de Sankta Petro, kun la nomo de Anakleto la 2-a preskaŭ samtempe. Kaj komenciĝis nova skismo, kun reciprokaj ekskomunikoj, destinita daŭri ok jarojn.

Regno[redakti | redakti fonton]

Anakleto, ĝuante la favoron de la plejgranda parto de la popolo, okupis la tutan Romon devigante Inocenton al fuĝo.

La fuĝo, tamen, transformiĝis en publika aagnosko por tiu lasta: De Pizo, sia provizora sidejo, Inocento entreprenis vojaĝon tra Eŭropo, nome Francio, Germanio kaj Anglio, kies reĝoj kaj regantoj agnoskis la laŭkanonan elekton de Inocento kaj deklaris preskaŭ unuanime Anakleton kontraŭpapo. Ensceniĝis la de ciuj estimata Bernardo el Klaravalo, kiu konsilis Anakleton retiriĝis ĉar ne vera papo. Tiu lasta sukcesis gajni al sia kaŭzo nur Roĝeron de Sicilio.

Rilatoj de Anakleto kaj Roĝero el Altavilla[redakti | redakti fonton]

En 1130 Anakleto anoncis kaj kunvokis Koncilion en Melfi, certe ne konsiderita valida de la Eklezio ĉar kunvokita de “kontraŭpapo”; ĝi, krom deklari uzurpanto Inocenton, estis tre grava eklezia asembleo pro politikaj konsekvencoj. La 5-an de novembro 1130, fakte, Anakleto instituis unuafoje la titolon Reĝo de Sicilio en epoko en kiu mankis centra povo en sudo de Italio dum la normana Dukato estis en profunda krizo, kaj kronis tiucele en Melfi Rogero el Altavilla al kiu agnoskis kaj konfirmis la titolon, kaj realan regadon, de duko de Kalabrio kaj princo de Capua.

Descendis al Romo la imperiestro Lotario la 2-a (Sankta Romia Imperio) [2]kun la papo Inocento por esti kronita laŭkutime. Tio okazis en Laterano (14-an de juinio 1133. Sed kiam la imperiestro foriris el Romo kun sia armeo, reaperis Anakleto kiu apogite de la armeo de Roĝero el Altavilla, devigis fakte al forfuĝo al Pizo Inocenton.

La du armeoj, tiu papa kaj tiu imperiestra sieĝis Melfi dum retiriĝis Roĝero veninte helpi Anakleton. En la konkerita Melfi la agnoskita papo kunvokis koncilion, la kvinan de Melfi.

Dekretoj de la Kvina koncilio de Melfi[redakti | redakti fonton]

Inocento tenis la koncilion ĝuste en la kastelo de Vulture en la sama jaro 1137. Inocento volis montri, en tiu sidejo, al sia rivalo, per la sama instrumento, nome koncilio, per kiu li nomumis suvereno Rogeron el Altavilla, estas duarangita kaj anstataŭigita, ĉe la Dukato de Apulio de Rainulfo di Alife, de la gento Drengot.

Morto de Anakleto la 2-a[redakti | redakti fonton]

Anakleto rezistis ĝis la morto (25an de januaro de 1138), sed li jam estis tute sola, kaj la morto evitigis al li finajn malvenkon kaj humiliĝon. La familio Pierleoni sukcesos elektigi posteulon, nome kontraŭpapo Viktoro la 4-a, kiu baldaŭ malaperis en la publika scenejo.

Papo Inocento la 2-a eniris Romon senkontraste kie tuj kunvokis la Duan Lateranan Koncilion, kie oni ekskomunikis Roĝeron (kun kiu, tamen, Inocento paciĝis post malprofita milita evento. Fine, fakte ankaŭ Roĝero de Altavilla, kiu antaŭe agnoskis Anakleton al kiu li promesis interŝanĝe la kronon de la Regno de Sicilio, akceptis, kondiĉe ke estu savitaj la prerogativojn havigitaj de Anakleto, agnoski legitimecon de Inocento).

La koncilio okupiĝis precipe pri simonio kaj uzuro, taksitaj kaŭzoj de la skismo, kaj esprimis deziron pri normoj pli precizaj rilate la elekto de la papo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tio laŭ tiutempa kronikisto Vilhelmo de Malmesbury
  2. Lotario, reĝo de de Romanoj kaj imperiestro li estas ankaŭ dirita Lotario la 3-a por lin distingi de alia Lotario nur reĝo de Lotaringio: kiel imperiestro li estis vere Lotario la 2-a; sed kiel reĝo de Romanoj aŭ de Italio la tria ordinalo korektas ĉar li posteulis al Lotario la 1-a kaj al Lotario la 2-a

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • John Julius Norwich, The Normans in Sicily, Penguin Books, 1992 (raccoglie The Normans in the South, 1967, e The Kingdom in the Sun, 1970, dello stesso autore)
  • Stroll, Maria. The Jewish Pope: Ideology and Politics in the Papal Schism of 1130. Nova Eboracum: E.J. Brill, 1987.]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]