Anakreon Stamatiadis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anakreon Stamatiadis
Anakreon Stamatiadis en 1928
Anakreon Stamatiadis en 1928
Persona informo
Naskiĝo 1-an de septembro 1868 (1868-09-01)
en Florenco
Morto 24-an de julio 1964 (1964-07-24) (95-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco GrekioFrancio
Okupo
Okupo esperantistokuracisto
vdr

Anakreon Stamatiadis (greke: Ανακρέων Σταματιάδης; naskiĝinta la 1-an de septembro 1868 en Florenco, Italio; mortinta la 24-an de julio 1964[1]) estis greka kuracisto-patologo kaj grava esperantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Stamatiadis estis unue ĉefkuracisto, poste direktoro de la sanecaj oficejoj sur la insulo Samos. Ekzilita en 1913 pro politikaj intrigoj en Istanbulo, li okupis tie gravajn postenojn. Poste li vivis en Ateno.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Al Esperanto li aliĝis en 1904 kaj plenumis pioniran laboron en Turkujo kaj Grekujo. En 1906 li fondis societon sur la insulo Samos, tiutempe princlando. Li atingis gravajn sukcesojn en la oficialaj rondoj, interalie dekreton pri deviga instruado de Esperanto en lernejoj, kiun eldonis en 1910 la princo de Samos. D-ro Stamatiadis publikigis grekan Esperanto-gazeton dum 1909-1912 kaj 1925-1926. En Istanbul li fondis societon kaj gazeton Bizantio (julio 1921 - julio 1924). En Ateno li fondis societon Helena Esperanto-Asocio (1926) kaj atingis eldonon de ministra cirkulero pri libervola instruado de la lingvo en lernejoj (1927). La cirkulero estis plurfoje renovigita kaj Esperanto estis seninterrompe instruata ĝis 1940 kaj ankaŭ post la milito, kvankam nur en limigita formo. En majo 1929 li fondis en Ateno gazeton Lingvo Internacia.

Li verkis kaj eldonis 15 librojn pri kaj en Esperanto, la plej konataj estas liaj grekaj Esperanto-lernolibroj, vortaro 450 paĝa kaj la „Nova gramatika libro por la Supera Kurso.“ La eldonnombroj estis 1-2000 ekzempleroj. Li gvidis oficialajn kursojn en Ateno kaj estis ano de Lingva Komitato kaj de Akademio de Esperanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • He diethnes boethetike glossa (Samos: Typ. Traulou, 1912. - 80 p.)
  • Esperanto kai esperantismos (Samos: Typ. Bakirtze, 1911. - 93 p.)
  • Grammatike kai askeseis tes diethnous glosses Esperanto (Samos: Esperantista Societo, 1908. - 113, 6 p.)
  • Grammatike tes D. B. G. Esperanto metà diasaphéseon kaj semeióseon dià toùs hypopsephious diplomatouchous Esperantistás (Konstantinoupolis: Phoinix, 1923)
  • Lexikon helleno-esperantikon kai Esperanto-hellenikon (Samos: Typ. Traulou, 1914. - XX, 459 p. : ilustr.)
  • Omikros diermineus tes diethnous glosses Esperanto (Athenai, 1933. - 56 p.)
  • Stoiĥeia tes diethnous glosses Esperanto (Samos: fare de Samiake Esperantistike Etairia, 1907. - 68 p.)
  • Gramatiko, Ekzercoj, Historio de Esperanto, 1922, 99 p.
  • Nova Gramatika Libro, 1928
  • Gramatiko, ekzercaro kaj epitomo de historio de la lingvo internacia Esperanto : kun Esperanta-helena kaj helena-Esperanta vortaretoj: 2. volumo (Athenai, 1958. - 37, 38 p. : ilustr.)
  • Grammatike askeseis istoria tes diethnoús boethetikés glósses Esperanto (Athenai: Typ. Sakellarios, 1929. - 98 p. : ilustr.)
  • Grammatike askeseis istoria tes diethnoús glósses Esperanto (Athenai, 1958. - 119, 38 p. : ilustr.)
  • Grammatike askeseis istoria tes diethnoús glósses Esperanto (Athenai, 1964. - 120, 36, 38 p. : ilustr.)
  • Grammatike, askeseis, istoria tes diethnous boethetikés glósses Esperanto (Konstantinoupolis, 1923. - VI, 98 p. : ilustr.)
  • Grammatike, askeseis, istoria tes diethnous boethetikés glósses Esperanto (Athenai, 1931. - 100 p. : ilustr.)
  • Nova gramatika libro de la internacia helpa lingvo "Esperanto" (Athenai, 1928. - 185 p.)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]