Anakreono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Anakreono

Anakreono (en greka Ἀνακρέων) estis poeto greka naskiĝinta en la urbo ionia de Teos, situanta ĉe la marbordo de Malgrand-Azio (aktuale Siğacik, en Turkio), pli malpli en la epoko de la morto de Sapfo de Lesbo.

Oni supozas, ke lia vivo okazis inter la jaroj 572 kaj 485 a. K. El minaco persa, la loĝantaro de Ionio elmigris al Trakio, kie ili fondis urbon Abderon. Kun ili alvenas la juna poeto Anakreono kiu ŝajne tie verkas siajn unuajn versojn. De Abdero li pasis al Samoso, al la kortego de la tirano Polikrato, kiu alvokas lin por instruisto de lia samnoma filo. Post la murdo de Polikrato (522 a. K.), Anakreono translokiĝas al Ateno, al kortego de Pisistratidoj, estrita de Hipio, kiu en la jaro 514 a. K. estis same murdita. Hipio estis sendita specialan ŝipon por translokigi lin, laŭ rakontis Herodoto kaj la pseŭdo-Aristotelo. Post tio, oni scias neniom pli pri Anakreono, kiu eble mortiĝis en Ateno, kie oni trovis statuojn de li kaj aliajn similajn restojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La mallongaj anakreonaĵoj kantas la plezurojn de amo (kaj de viroj kaj de virinoj) kaj de vino, kaj malakceptas militon kaj maljunaĝo. Kun Sapfo kaj Alkeo li formas la grupon de la plej intimaj grekaj poetoj kiuj kantis akompane de liro. Krinagoro parolis pri ses liaj libroj, sed estas restoj de nur tri, kontraŭdiro klarigebla pro la diversaj eldooj laŭlonge de la tempo, ĉar la tiuj verkoj korespondas al la aleksandriaj eldonoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]