Anaksimeno el Mileto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anaksimeno el Mileto estis pli juna samtempulo de Anaksimandro (4-a jarcento a.K.) kaj eble disĉiplo de tiu lasta. Filo de Eŭristrato, li estis ankaŭ miletano kaj asertis ke la aero estis la principo aŭ prasubstanco de kiu ĉio devenas. Kiam la aero estas egalforma disiĝinta ĝi fariĝas nevidebla, sed pere de efiko de la varmo, malvarmo, malsekaĵo kaj movo, ĝi fariĝas perceptebla. La aero je sia plej kondensita stato fariĝas tero kaj male la vento. La mezgradaj formoj estas nuboj, akvo kaj fajro.

Por li la tero estas ebena kaj ŝvebas en la aero, samaniere la suno, la luno kaj la aliaj ĉielaj korpoj.