Analfabeto

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Pedagogio

Analfabetonealfabetulo estas plenkreska homo (t.e. ne infano), kiu scipovas nek legi nek skribi, ĉar tiu persono partoprenis eĉ ne elementan lernejan instruadon. La vorto venas de la kombino de la vorto alfabeto kaj la greka prefikso "an-": ἆ kiu signifas neadon. Tiel, iu analfabetulo estas tiu, kiu scias nek α (alfao) nek β (betao),la du unuajn literojn de la greka alfabeto, cele ke la persono ne regas la legadon.

Kaŭzo povas esti nesufiĉa inteligento pro malsano aŭ denaska difekto, sed plej ofta kialo estas la sociaj vivkondiĉoj kiuj obstaklis vizitadon de lernejoj. Tio koncernas ĉefe la t.n. trian mondon, kie la homoj malsatas, zorgo pri nutraĵoj estas por ili primara, dum lerneja edukado nur sekundara problemo. Ekzistas ankaŭ gentaj tradicioj, kiuj malpermesas kleriĝon al virinoj aŭ al anoj de malsuperaj kastoj.

Unesko kaj aliaj internaciaj organizoj entreprenas tutmondan kampanjon kontraŭ la analfabeteco, por kio servas diversaj afabetigaj projektoj kaj programoj. Unu el eksperimentoj okazas en Afriko pere de Esperanto kiel lingvo kun fonetika ortografio, sekve kun facile instruebla alfabeto.


[redakti] Vidu ankaŭ jenon:

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://nces.ed.gov/NAAL
·  http://www.theliteracysite.com
·  http://www.nifl.gov
·  http://www1.oecd.org/publications/e-book/8100051e.pdf
Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.  Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon.