Analiza Historio de la Esperanto-Movado

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nuvola apps bookcase.svg Analiza Historio de la Esperanto-Movado  
Aŭtoro Ernest Drezen
Eldonjaro 1931
Urbo Leipzig
Eldoninto Ekrelo
Paĝoj 96


Analiza Historio de la Esperanto-Movado. Verkis Ernest Drezen, 1931, 96 paĝoj.

Citaĵo
« Kritika verko, kiu analizas la E-movadon ne kiel apartan movadon, sed kune kun la aliaj sociaj movadoj kaj malkovras la interrilatojn kun la nuntempa sociordo, mondmilito, kaj postmilitaj novaj socialaj tendencoj. (Parvus Piscis L. M. p: 180.) »

(Vidu Konsisto de la Esperantistaro.)

La ĉefo de la soveta Esperanto-movado interpretis la historion de Esperanto laŭ komunista pensmaniero kaj prezentis sian sovetan movadon kiel modela por la alilandaj organizaĵoj. La estrojn de UEA li nomis kapitalistoj kaj oportunistoj (p. 70/71).

La Analiza historio de la Esperanto-movado de Ernest Drezen aperis en 1931 en komunisma eldonejo en Leipzig, Germanio. La verketo donas ĝeneralan historion de la Esperanto-movado.

Drezen, surbaze de jam ekzistantaj verkoj pri Esperanto-historio, priskribis la Esperanto-movadon el marksisma-leninisma vidpunkto: Hector Hodler estis edukita en "socio burĝeca" (p. 70), Edmond Privat donis al UEA "certan demokratian aspekton", sed sekvis lin "partianoj de la grandkapitalista politiko". Tio estis "deviga tradicio de la kapitalista socio", laŭ Drezen (p. 77). Aliflanke Drezen tre memlaŭdas sian Esperanto-asocion de Sovetio, kiu laŭ li estu modela por la tuta mondo. Pro tiu tendenco, la verko de Drezen estis ne tre influhava ekster komunismaj rondoj.

Vidu Historio de la Esperanto-movado

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj