Analiza Historio de Esperanto-Movado
Analiza Historio de la Esperanto-Movado | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Ernest Drezen | |
Eldonjaro | 1931 | |
Urbo | Leipzig | |
Eldoninto | Ekrelo | |
Paĝoj | 96 | |
Analiza Historio de la Esperanto-Movado. Verkis Ernest Drezen, 1931, 96 paĝoj.
|
(Vidu Konsisto de la Esperantistaro.)
La ĉefo de la soveta Esperanto-movado interpretis la historion de Esperanto laŭ komunista pensmaniero kaj prezentis sian sovetan movadon kiel modela por la alilandaj organizaĵoj. La estrojn de UEA li nomis kapitalistoj kaj oportunistoj (p. 70/71).
La Analiza historio de la Esperanto-movado de Ernest Drezen aperis en 1931 en komunisma eldonejo en Leipzig, Germanio. La verketo donas ĝeneralan historion de la Esperanto-movado.
Drezen, surbaze de jam ekzistantaj verkoj pri Esperanto-historio, priskribis la Esperanto-movadon el marksisma-leninisma vidpunkto: Hector Hodler estis edukita en "socio burĝeca" (p. 70), Edmond Privat donis al UEA "certan demokratian aspekton", sed sekvis lin "partianoj de la grandkapitalista politiko". Tio estis "deviga tradicio de la kapitalista socio", laŭ Drezen (p. 77). Aliflanke Drezen tre memlaŭdas sian Esperanto-asocion de Sovetio, kiu laŭ li estu modela por la tuta mondo. Pro tiu tendenco, la verko de Drezen estis ne tre influhava ekster komunismaj rondoj.
- eldonejo: Ekrelo (Leipzig, Germanio)
- jaro de la eldono: 1931
- situo: RŜBEL, Искусственные языки-Эсперанто; УДК 811-922; ĉifro de depono: 1001702X, 99.B 6475/48332; inventara numero: 11163 (X); 2363373 (X);
Vidu ankaŭ