Analogio de la horloĝisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La analogio de horloĝisto, aŭ argumento de horloĝo, estas unu el la teleologiaj argumentoj por provi pruvi la ekziston de Dio. Sub la formo de analogio, la argumentado deklaras ke la desegno implicas desegniston. En la 17-a kaj 18-a jarcentoj, tiu analogio-komparo estis uzata de Kartezio kaj Boyle, ekzemple, kiel logika instrumento por ekspliki la strukturon de la universo kaj la rilaton de Dio kun ĝi. Sekve, tiu analogio havis fundamentan rolon en la natura teologio[1] kaj por la argumentado pri la desegno en kiu ĝi estis utiligita por plivalorigi, krom la ekzisto de Dio, la Inteligentan dezajnon en la universo.

La plej fama plivaloriganto de la Argumento teleologia[2] estis William Paley en 1802. Sed lia koncepto prie estis serioze endubigita pro la formuliĝo de la teorio de la Natura selektado de Charles Darwin, kaj pro la nekohereco kun la mutacio pliboniganta la supervivon de specio, ankaŭ nova.

Sed ĝin defendis, precipe en Usono, de la okdekaj jaroj de la pasinta jarcento, sciencistoj kiuj rekonsideris kaj resistemigis la teoriojn de la evolucio kaj natura selektado (kutime profititaj por forĵetigi la teleologian argumenton) por demonstri ke ili akordas kun la teorio de Inteligenta dezajno [3]

Analogio de la horloĝisto[redakti | redakti fonton]

La komplekseco de horloĝo

La analogio de la horloĝisto konsistas en la kompara aplikado de natura fenomeno (vivo) kun horloĝo. Tipe, tiu analogio rolas kiel preludo de la teleologia argumento kaj prezentiĝas tiel:

  1. La mekanismaj kompleksaĵoj ene de la horloĝo postulas la aktivecon de “projektisto” inteligenta.
  2. Same kiel en la kazo de horloĝo, la komplekseco de X (organo aŭ aparta organismo) la strukturo de la suna sistemo, la tuta universo) bezonas "projektiston".

En tiu prezentado, la analogio de la horloĝo (#1) ne rolas kiel bezonata fundamento al la argumento – ĝi funkcias pli ĝustadire kiel retora kaj preambla instrumento. Ĝia alestiĝo utilas por certigi la kredindecon de la ĝenerala premiso: “simple rigardante ion, eblas kompreni ĉu ĝi estas faritaĵo de inteligenta kreinto aŭ ne.

En multaj formuladoj de la argumento, la karakterizoj indikantaj “inteligentan dezajnon” estas implicite aludita. En aliaj, la karakterizo estas “ordo” aŭ “komplekseco” (kiu estas formo de ordo). En aliaj kazoj egalvaloras al “esti klare pensita por iu funkcio“.

La argumentoj kiuj reliefigas la aspekton de la “celo” aŭ, kiel en Voltaire (vidu malsupre), ofte reirigas al biologiaj fenomenoj. Ŝajnas nature diri ke la “celo” de la okulo estas "konsenti" al organismo ricevi informojn rilate la medion, la “celo” de la kruroj estas helpi al organismo moviĝi en la medio, ktp. Eĉ por la nebiologiaj fenomenoj, sciencaj eksplikoj stile “celoj” estis tiel uzitaj en la 19-a jarcento. La naturaj fenomenoj estis raciigitaj per ilia “esti projektitaj por utili al la homaro”. Oni subtenadis, ekzemple, ke la montoj plej altaj estus poziciitaj en zonoj je varma klimato “intencite” , tiel ke ili povu kondensigi la pluvon kaj formi friskajn brizajn fluantajn tien kie la homaro sufera pro la varmo.[4] Sed diras la subtenantoj de la teleologia argumento, ke eraroj en tiu kampo similas al tiuj de diversaj sciencaj kampoj. El ili oni eliras per falsado.

En la argumentoj kiuj emfazas “ordon” aŭ “kompleksecon”, ofte subkuŝas dua argumento, kiu stariĝas tiel: La fenomeno X (ekzemple, la strukturo de la suna sistemo, de la DNA ktp) devas esti rezulto de:

  1. Hazardeco, fato, ktp.
  2. Kaŭzoj kaj naturaj leĝoj
  3. inteligenta dezajno

En la kazo de la horloĝo, ekzemple, nek la ebleco-hazardeco (1) nek la (2) estas kredeblaj. Kiel la komplekseco de la horloĝo povas deveni de hazarda evento aŭ pere de natura procezo, sed devas necese elveni de projekto de inteligenta horloĝisto, simile /la adumento daŭrigas], la komplekseco de “X” ne povas elveni de hazarda evento aŭ pere de natura procezo, sed ĝi devas trovi sian kaŭzon en la projekto de inteligenta kreinto.

Tiu argumentado estas, finfine, procezo de eliminado: prezentiĝas tri eksplikoj. Ekskludante la unuajn du (hazardeco kaj naturaj kaŭzoj), la inteligenta projekto restas la unika kredebla ekspliko.

La kalkano de Aĥilo de la argumento estas ke ĝi fiaskas se troviĝus kredebla ekspliko pri la fenomeno X en la sama sfero de la naturaj fenomenoj. Kaj tio ĝin igas ĉiam pli vundebla kun la antaŭeniĝo de la scienco, kiu iom post iom jam trovis naturajn eksplikojn por la naturaj fenomenoj kaj iom post iom forlasis la eksplikoj teleologiajn. La pozicio de la montoj, ekzemple, estas hodiaŭ eksplikita per la Platotektoniko, la strukturon de la biologiaj organismoj per la natura selektado, la strukturon de la sunsistemo per la formiĝo kaj evoluo de la sunsistemo mem kun la eniriĝo de la suna nebuloza hipotezo, kaj tiel pli.[5]

Historio[redakti | redakti fonton]

Cicerono[redakti | redakti fonton]

Cicerono (106 a.K.43 a.K.) anticipis la analogion de la horloĝisto en la verko De natura deorum, ìì.34 (Pri la naturo de la dioj).

"Se okazas observi sunhorloĝonakvoklepsidron, vi tuj komprenas ke la indiko de horo ŝuldiĝas al la arto de la konstruinto kaj ne al la hazardo. Nu, ĉu eble koheras akcepti tion ĉion kaj tujpost malagnoski saĝon kaj racion al la naturo kiu kolektas en si mem artojn, artistojn kaj estaĵojn ĉiujn?

La Patroj de la Eklezio konsentis kun tiu vidpunkton kaj faris el tiu argumento ĉevaleto por dialogi kun la paganoj jam tiel pensantaj.

Kartezio[redakti | redakti fonton]

Kartezio (René Descartes)

Unu el la unuaj esprimoj pri la ideo laŭ kiu bestaj kaj homaj korpoj estas meĥanismoj similaj el tiuj de ĥorloĝo kreitaj de Dio povas esti trovita en la verkaro de Kartezio.

Kartezio disvolvis la koncepton pri Dualismo (Kartezia dualismo), laŭ kiu la homa estaĵo estas komponita el du malsamaj substancoj: materio kaj animo. Laŭ tiu teorio, la homoj posedas materiajn korpojn kaj senmaterian animon, dum la bestoj havas nur korpojn materiajn kun neniu animo.

Kartezio rimarkigas ke oni ofte reduktas sian menson al nenio alio ol funkcio de sia korpo. En la 5-a parto de sia Parolado pri la metodo (1637), Kartezio mallonge sintezas sian penson rilate la fizikan mondon. La diskuto inkluzivas longan traktadon pri diversaj aspektoj de lia penso rilate la kaŭzojn de la ĉirkulado de la sango: li asertas ke la koro funkcias kiel forno, kiu varmigas la sangon kaj ĝin altrudas etendiĝi tra la tuta kardiovaskula sistemo. Tiu sanga movo, li diris,

”devenas nur el la dispozicio de la organoj videbla en la koro... kun impeto egala al tiu de la movo kiu en horloĝo dependas de la forto, de la pozicio kaj de la formo de la kontraŭpezoj kaj de la radoj.

Kartezio aplikadis al la cerbo sian hidraŭlikan teorion. Li eksplikas ke la “sana prudento” igas movanta la homan estaĵon aŭ beston “per distribuo de bestaj spiritoj en la muskoloj”. ”Tio tute ne aperos strange al tiuj kiuj, sciante kiom da diversaj aŭtomatoj, aŭ maŝinoj memmovantaj, kapablas konstrui la homa industrio, kaj kun malmultaj pecoj, kompare al la granda kvanto da ostoj, nervoj, arterioj, vejnoj kaj ĉiuj aliaj eroj kiuj staras en la besta korpo, pritaksos tiun korpon kiel maŝinon elirintan el manoj de Dio kaj do ordigitan senkompare plejbone kaj kapablan je movoj pli mirindaj ol tiu ajn kiun la homoj povus krei”.

Kartezio asertas, do, ke la nesciaj homoj havas neniun motivon por reĵeti tion, kaj haltas konsideri obĵeton, tiun: ke estas iuj aferoj kiujn la bestoj faras plibone ol la homoj.

Kartezio respondas ke tiu dependas ne de la volo sed de la naturo kaj ke kio aktivas en ili ne estas la dispozicio de iliaj organoj: “same kiel horloĝo, farita nur el radoj kaj risortoj, povas nombri la horojn kaj mezuri la tempon kun pli da precizeco ol kiom faras ni kun tuta nia saĝo”

Rimarkindas ke Kartezio verkas antaŭ ol oni inventos la poŝhorloĝon, do li referencas al horloĝoj funkciantaj per dendraro kaj radetoj.

Invento de la poŝhorloĝo[redakti | redakti fonton]

Ora poŝhorloĝo

Komence de 16-a jarcento, la kreskiĝo porhorloĝaj risortoj kaj mekanismoj de ellasilo provizis al horloĝistoj instrumentojn por etigi la dimensiojn de la horloĝo ĝis igi ĝin aparato portebla. En 1524, Peter Henlein aranĝis la unuan horloĝon porpoŝan.

Invento de la planetario Orrery[redakti | redakti fonton]

Tio kio igas la horloĝon taŭga por la argumento teleologia estas ke ĝi estas komponita el mekanismoj, kiuj sin movas interagante unu sur aliaj laŭ maniero iom kompleksa.

Malgranda planetario kun la tero kaj ĝiaj proksimaj planedoj.

La planetario Orrery — maŝino kunfigurita laŭ la sunsistemo kaj la movo de la planedoj, per helpo de kompleksa mekanismoj – funkcias similmaniere. Same kiel la konstruaĵo de Orrery postulas inteligenton kaj projekton, tiel (oni povas subteni) ankaŭ la konstruo de la sunsistemo vera kaj propra bezonis inteligenton kaj projekton, La unua moderna Orrery estis konstruita ĉirkaŭ 1704 de George Graham, angla horloĝisto kaj membro de la Reĝa Societo. Graham pasigis la unuan modelon (aŭ projekton) al fama inventisto John Rowley el Londono, kiu kreis la verkaĵon.

Robert Boyle[redakti | redakti fonton]

Dum la 17-a jarcento elstariĝis nova vizio pri la universo kaj la naturaj leĝoj. Dio ne plu estis vidita kiel konstante aktiva en la universo, sed kiel estulo kreinta relative fora kiu ja jes kreis la universon kaj ĝin movis sed ĝin allasis sub la kontrolo, ne sia, sed de la naturaj leĝoj.

Robert Boyle (16271691), ekzemple, tiel parolis pri la universo:

”... okazas kiel en aparta horloĝo, tiu de Strasburgo ekzemple, en kiu ĉio estas tiel majstre konceptita, ke se bone finita, ĉio procedas laŭ la projekto de la kreinto, kaj la movo... ne bezonas intervenon de la kreinto aŭ de iu ajn alĝustigisto, sed ĝi efektivigas siajn funkciojn, pervirte de la unua projekto kaj ĝenerale de la tuta mekanismo”.

En tiu vizio, la universo manifestas ja jes la saĝon kaj la povon de Dio kiu kapablis krei la universon tiel genie ke, se lanĉita al la ekzisto, ĝi korekte procedas per si mem. Oni pensis ke universo kiu bezonus konstantajn diajn “ĝustigojn” por laŭplane funkcii, negative pentrigus sian kreinton, kiel tio okazas rilate la horloĝiston.

Tia pensado diversloke plaĉis kvankam filozofoj kaj teologoj rimarkigas ke la tuta esto ne povas daŭre konsisti sen la daŭra dia providenco.

Robert Hooke[redakti | redakti fonton]

Desegno de Hooke pri simpla pulo observita sub mikroskopo.

Robert Hooke (16351703), sciencisto kaj inventisto (li formulis la leĝon de Hooke kaj invertis novajn formojn de alasilo kaj eble la spiralan risorton de la balanciero, kaj perfektigis la mikroskopon.

Kiel kartezio, li komparis la naturajn organismojn al objektoj kreitaj de la homo, konkludante ke la objektoj ne regas la komparon kun la “ĉiopovo kaj la grandaj perfetecoj de la granda Kreinto”. Hooke komparis la manieron per kiu la horloĝoj estas kunmuntitaj kun la organismoj kiujn li ekzamenadis, kaj konkludis ke tiuj lastaj montras kiel la vivo estas frukto de dia desegno.

Kromaj verkistoj[redakti | redakti fonton]

Ekleziulo William Derham 1657-1735 publikigis “Artifika horloĝisto”/n, teleologian (1696) eseon pri la ekzisto de Dio kaj atributoj de Dio en kiu estas profitata la horloĝa analogio kiun utiligis ankaŭ Bernard Nieuwentyt (1730). Kaj ĉie - en Eŭropo kaj ne nur -, tiu argumento estis ŝatata ĉe pensuloj kaj verkistoj.

Voltaire[redakti | redakti fonton]

Voltaire

Voltaire (1694–1778) estimis tiun analogion de la desegno inteligenta, sed li ŝajnis inklina vidi en ĝi limigojn kaj ĝin traktis singardeme. En sia “traktado pri metafiziko” (1736), Voltaire konsideras la analogion de la horloĝo sed konkludas ke ĝi eble indikas potencan inteligenton, sed ne pruvas ke la projekto devenas el Dio.

"[Maniero] por akiri la nocion pri estulo kiu gvidas la universon... estas konsideri... la celon al kiu ĉiu estaĵo ŝajnas direktiĝi...Kiam mi vidas horloĝon kies montrilo markas la horojn, mi ĝuste konkludas ke iu inteligentulo projektis la mekanikon de tiu mekanismo por ke la montrilo marku la horojn. Tial, kiam mi vidas la mekansimon de la homa korpo, mi konkludas ke ulo inteligenta projektis tiujn organojn por ke ili estu nutritaj ene de la patrina sino laŭlonge de naŭ monatoj kaj tiel plu. Sed el tiu argumento mi ne povas konkludi nenion alian ol ke ulo inteligenta kaj supera pretigis kaj lerte donis formon al la materio; mi ne povas konkludi el tiu nura argumento ke tiu ulo kreis la materion el nenio aŭ ke li estas kelkmaniere senfina. Ĉiukaze mi intense serĉas ene de mia menso la kunligon inter tiuj ideoj: eblas ke mi estas la produkto de estulo pli potenca ol mi mem, tial tiu estulo estas eterna, do li kreis ĉion, do li estas senfina kaj tiel plu. Mi ne sukcesas travidi la fadenon kiu rekte gvidu al tia konkludo. Mi povas nur konstati ke estas io pli potenca ol mi, kaj nenion pluan. (El la ĉapitro 2-a de la eldono de 1736.[6]

Laplace[redakti | redakti fonton]

La analogio de la horloĝisto estis utiligita kiel apogilo de la tezo laŭ kiu la komplekseco de la strukturo de la sunsistemo povas esti eksplikata nur pere de projektisto inteligenta. Hodiaŭ tiu ekspliko estas, foje, anstataŭata per la “Origino kaj evoluo de la sunsistemo/Suna nebulozo/Nebuloza hipotezo”, kiuj, tamen, ekscitas la saman demando: “Kiu aranĝis tiun kompleksecon pli kompleksan ol la horloĝon”?

Laŭtradicie, Laplace eksplikintus sian hipotezon de la Ĉiela mekaniko al Napoleono. Tiu ĉi, ne aŭdinte mencii Dion en la hipotezo, lin demandis pri kiu rolo plenumas Dio en tiu sistemo. Laplace famiĝinte respondis: “Mi ne sentis bezonon pri tiu hipotezo (France: Je n'avais pas besoin de cette hypothèse-là)

William Paley[redakti | redakti fonton]

Teologo William Paley.

William Paley (17431805) utiligis la analogion, en sia libro “Teologio natura”, publikigita en 1802. En ĝi, li esploras kaj aprobas la argumenton per longaj ekzemploj kaj vastaj disvolviĝoj tiom ke lia libro fariĝis iusence klasika verko pli la temo kaj referencpunkto de ĉiuj postaj diskutoj.

Paley rekonis ankaŭ (tio estos objekto de obĵeto de Darwin) ke en naturo ekzistas granda sufero, kaj ke la naturo ŝajnas indiferenta antaŭ la doloro. Lia maniero akordigi tion kun la kredo je Dio bonkora estis ke “la vivo-plaĉo kompensas ĉiujn suferojn.[7]

Darwin[redakti | redakti fonton]

Charles Darwin en 1880.

Kiam Charles Darwin (18091882) eliris el siaj studoj pri teologio ĉe Christ's College de la universitato de Kembriĝo en 1831, legis la “Natural theology]] de Paley kaj taksis ke tiu verko liveras la racian pruvon pri la ekzisto de Dio. Tiu pruvo fondiĝis sur la fakto ke la vivantaj estaĵoj estis evidente kompleksaj kaj elegante adaptitaj al iliaj lokoj en feliĉa mondo.

Poste, dum la krozado sur Beagle, Darwin malkovris ke la naturo ne estas tio bonfara kaj ke la distribuo de la specioj ne eltenis la ideojn pri la dia kreado. En 1838, malmulte post sia reveno, Darwin ellaboris sian teorion, laŭ kiu la natura selektado, anstataŭ la projekto de Dio, estus la plej konvinkige eksplikiga kaŭzo de la ŝanĝoj en la vivanta estaĵaro laŭlonge de la generacioj. Li diradis:

Malfacilas unuavide pensi ke simpla teorio eksplikus laŭmaniere tiel kontentiga kiel la teorio de la natura selektado, la multajn grandajn klasojn de faktoj supre specifigitaj kaj falsiganta ĉiujn antaŭajn teorion!

La origino de specioj[redakti | redakti fonton]

En La origino de specioj, Darwin sukcese argumentis ke la natura selektado inokulas fidindan alternativon de la inteligenta dezajno, kiel ekspliko de la komplekseco biologia.

“La malnova argumento de la natura projektisto, kiel preskribita de Paley,[8] argumento kiu antaŭe ŝajnis al mi definitiva, fiaskas nun kiam la leĝo de la natura selektado klaras antaŭ ni. Ĉar la natura selektado kapablas ekspliki la originojn de la biologia komplekseco, mankas motivo refuĝiĝi en la hipotezon de supernatura agento. Tia sinteno malobeas razilklingon de Ockham."

Ankaŭ la evolua biologio donas fidindan eksplikon de la kumula, laŭgrada evolucio de la vivo de la simpleco al la komplekseco, kiel montrate en fosilioj.

De la dekokaj jaroj de la pasinta jarcento, la konceptoj pri evoluismo kaj natura selektado (al kiuj referencas kutime "Darwinismoj ĉiuspecaj") estas forte kontestataj flanke de kristanaj scienculoj kaj filozofoj aparte adherantoj al “Inteligenta dezajno".[9] Tio pro la fakto ke la natura selektado montrus la mekanismon per kiu estiĝas la evolucio kaj ne projekton-kaŭzon de la evolucio mem.[10]

Tiu kontraŭatako (kiu ne neas, eĉ kontribuas ĝin dokumenti) la evolucion de la specioj), favoris la renaskiĝon kaj readaptigon de la “analogio de la horloĝisto laŭ la formo de la movado “Intelligenta dezajno”.

Richard Dawkins[redakti | redakti fonton]

Richard Dawkins

La publikigaĵo de Richard Dawkins, La blinda horloĝisto (The Blind Watchmaker 1986) estas repliko al la argumento de la analogio de la horloĝisto. Dawkins subtenas ke sistemoj alte kompleksaj povas esti produktitaj per serio da hazardaj etaj paŝoj, anstataŭ el inteligenta arĥitekto kiel laŭ Inteligenta dezajno aŭ ĝenerale teleologio de dikredantoj.

Dawkins strebas pruvi ke la argumento ne estas akceptebla: se kompleksaĵoj devas estinti projektataj de io pli kompleksa, tiam ĉiu aĵo supozita kompleksa supozigas tian projektiston (nome Dio): estulo ĉiam pli kompleksa supozigas alian... kaj tiel plu.[11]

En epizodo okazinta en Horizon, elsenda serio de la angla televida dissendilo BBC titolita The Blind Watchmaker (la blinda horloĝisto, Dawkins priskribis la argumenton de Paley “tiom erara kion eleganta”, deklarante ke Paley faris malhonestajn proponojn celantajn solvi iujn problemojn, sed ne uzis la akuzon pri “religia fundamentisto”.

Kulturaj antropologoj kritikas la analogion de la horloĝisto kaj ĉar erara kaj ĉar ideo misinforma: nome ili subtenas ke personoj, bestoj, plantoj kunportas multajn biologiajn erarojn ene de si mem. Ĉu la horloĝisto fiaskis?[12]

Iuj rimarkigas ke la horloĝo, plievidente en la moderna, estas frukto de la sinsekvaj eltrovaĵoj per kies sumo la fina horloĝista aranĝas la horloĝon: en tio emas malaperi la neceso de projektisto.[13]

Kuriozaĵo[redakti | redakti fonton]

Fine, rilate tiun projektiston, tiu, horloĝa kaj biologia, renkontis juĝan diskuton en tribulo en Denver (Usono) 2005 juĝe kribranta ĉu la teorio de la Inteligenta dezajno estas religia anu ne: Ĉu ĝia instruado en publikaj lernejoj laŭleĝas aŭ ĝi kontraŭleĝas?. La tribunalo juĝis ĝin kontraŭleĝa pro tio ke la inteligenta dezajno eksplicite supozigas kreinton-kreadon, kaj kredo je kreado estas dogmo de iu religio kaj ne de aliaj. Ĝi do kreas ideologian diskriminacion!. La tribunalo ne juĝis, do la sciencan aŭ filozofian valoron de la Inteligenta projektisto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nome, veroj pri Dio povas esti eltiritaj ankaŭ el la filozofia konsidero pri la naturo kaj la homo.
  2. Pruvo pri la ekzisto de Dio argumentante el la konstato pri kosma ordo, pri celo kaj la plano (dezajno).
  3. Necesas distingi la kreismon de kredanoj en la dia kreo (Biblio) kaj kreismo de Inteligenta dezajno, laŭ kiu tiu kreado estas ne nur deduktebla sed ankaŭ konstatebla en la fenomenoj de la evolucio de la specioj. Ĉi tiu kreismo estas vortigita ankaŭ per “kreismo dezajna”.
  4. Douglas Baynton - 'Intelligent Design' Deja Vu
  5. Sed, la subtenantoj de la teleologia argumento diras ke la demando pri ekspliko translokiĝas de la vidaj fenomenoj al tiuj priskribitaj de la malkovroj kaj sciencoj. La postulo pri ekspliko estas ĉiam la sama ĉar la komplekseco postulas kaŭzanton. La kreintoj de la argumento teleologia ne ekskludas la nekonatajn kompleksajn fenomenojn. (Vidu: Francesco Agnoli, SCIENZIATI dunque credenti, Cantagalli, Siena (Italio), 2012, JSRN 978 88 8272 823 6).
  6. Profesiaj pritraktantoj pri tiu analogio konsentas ke tiu argumento postulas aliajn argumentojn por difini la karakterizojn de la inteligentulo projektinta. Krome la filozofia enketo pasas el tiu horloĝisto al la inteligentulo tiel: kiu ĝin projektis kaj realigis? Per tiu enketo oni alvenas al la malkovro de la unua estulo nekaŭzita ĉar la ĉeno al la senfino ne eblas. Vidu ĉe Argumento kosmologia kaj Argumento teleologia.
  7. Se la solvo tiu problemo malmulte kontentigas, tio ne ignorigas ke la komplekseco ekzistas kaj bezonas efikan kaŭzanton.
  8. Sur kies priteologiaj traktadoj Darwin instruiĝis pri kristanismo.
  9. Francesco Agnoli, SCIENZIATI dunque credenti, Cantagalli, Siena (Italio), 2012, JSRN 978 88 8272 823 6
  10. Estis uzata ankaŭ jena ilustro-komparo por demonstri la feblan punkton de Darwinismo (sed ne de Alfred Russel Wallace kiu ne sin sentis ĝenata de la ĉeesto de Dio aginto-aganto): “Jen ulo fasciniĝas antaŭ mirinda skulptaĵo kaj tuj glitas pensi al la genio de la artisto... Sed, enirinte apudan metiejon kie la artisto realigas siajn projektojn kaj vidinte laborilojn martelojn skrapilojn grifelojn glatigiloj marmopecojn..., tuj ekkrias: ĉio fine estas klara, jen la kaŭzo efika de la arta statuo, marteloj skrapiloj grifeloj glatigiloj... La hipotezo skulptisto ne necesas ĉar ĝi rompus la leĝon de la razilo de Hokham." Tiel faras darwinismoj: ili malkovras la naturan selektadon kaj ĝin deklaras sufiĉa por la ŝanĝoj en la vivantaj generacioj, kaj forgesas tiun kiu agis-agas kiel projektisto kaj efektivigisto...
  11. Subtenantoj de la horloĝa analogio rebatas ke ja jes komplekseco postulas adekvatan kaŭzon, kiu tamen posedu la kapablon ĉar la simpla ĉeno al la senfino entenas neniun kapablon. Krome ĉiu teologio transdonas la simplecon en la nocio pri Dio.
  12. Tamen, la problemo pri la projektisto prezentiĝas por ĉiu ajn komplekseco.
  13. Tamen la subtenantoj de la analogio konsentas kun la sumo de malgrandaj perfektigoj kaj kun la teorio de la malgrandaj perfektigaj aldonoj en la kampo de biologio, sed ĉiu variacio kaj la fina rezulto postulas same projektiston.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Tra cosmologia e metafisica. Note sul concetto di cosmo, in AA. VV, 1976
  • William Paley, Natural Theology, or Evidences of the Existence and Attributes of the Deity collected from the Appearances of Nature, 1802
  • Rammerstorfer, Markus: Nur eine Illusion?, Tectum Verlag, 2006. ISBN 3-8288-9117-9