Ananaso
Ananasujo | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Ananaso je tero
Ananaso
| ||||||
Biologia klasado | ||||||
| ||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||
La ananaso estas frukto de la tropika planto ananasarbusto, (science: Ananas comosus). La planto estas membro de la familio Bromeliacoj. Ĝia nomo devenas el la tupia lingvo kiu signifas "bonega frukto". La frukto estas polenita nature de kolibroj.
Laŭ opinio de iuj, la frukto estas tre dolĉa kaj bongusta.
Freŝa ananaso estas iomete multekosta, ĉar estas malfacile ekspedi la freŝajn fruktojn. La ananaso ne plu maturiĝas post oni deŝiras ĝin, do oni devas deŝiri la maturan frukton kaj ekspedi ĝin rapide. Tial, ananaso estas plej ofte havebla enladigita.