Anarki-kapitalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anarki-kapitalismo
flago
politika ideologio
kapitalismo • dekstra liberecismo • libermerkata anarkiismo
vdr
Signo de anarki-kapitalismo

Anarki-kapitalismoanarĥi-kapitalismo (ankaŭ nomita anarkiismo de privataj posedaĵoj, libermerkata anarkiismoanarki-liberalismo) estas sintezo de individuisma anarkiismo kaj klasika liberalismo (vidu libertarianismo), kiu opinias, ke ĉiaj formoj de registaro estas nenecesaj kaj malutilaj, inkluzive (aŭ precipe) pri aferoj pri justeco kaj protektado.

Anarki-kapitalistoj antaŭenigas posedrajtojn de individuoj kaj liberajn merkatojn, kiel manieron por organizi ĉiajn servojn, inkluzive ĉiujn al kiuj registaroj pretendas naturajn monopolojn, ekzemple policon, justicon kaj la armeon. Ili opinias ke la difino de posedrajtoj per kontraktoj kaj mora juro estas la universala meĥanismo por solvi konfliktojn. Ili rigardas kapitalismajn firmaegojn kiuj estas bazitaj sur volontaj kontraktoj kiel pravan kaj efikan manieron per kiu homoj povas organiziĝi; kaj ili rigardas la liberecon por elekti konkurencan firmaegon aŭ por enkonkurenci sin mem, kiel universalan manieron por konservi kaj antaŭenigi kvaliton de servoj. Ili neas ĉiajn formojn de registara regado, impostadon aŭ reguligadon.

Anarki-kapitalismo do estas formo de anarkiismo, sed ĝi estas radikale malsama de la formo de anarkiismo kiu estas konata kiel sociala anarkiismo. Anarki-kapitalistoj kaj sociala anarkiistoj unue opinias ke la aliaj grave miskomprenas la naturon de potenco, kaj plue la naturon de anarkiismo. Ambaŭ ne uzas anarkion kun la senco de ĥaoso kaj malordo.

Anarki-kapitalismo kiel parto de la tradicio de klasika liberalismo[redakti | redakti fonton]

Anarki-kapitalismo estas speco de klasika liberalismo, kaj anarki-kapitalistoj rigardas sin mem kiel anarkiisman formon de klasika liberalismo kaj ne kiel kapitalisman formon de anarkiismo: ili rigardas neanarkiismajn libertarianojn kiel amikojn kiuj faras relative malgravan (sed tamen signifan) eraron akcepti iun ajn formon de registaro, sed ili rigardas maldekstrajn anarkiistojn kiel danĝerajn kolektivistojn kun kiuj ili havas malmulte komune.

Kiel parto de klasika liberalismo, anarki-kapitalismo estas bazita sur la ideoj de individua libereco kaj natura juro. Libertarianismaj kleruloj, ekde ĝia komenco, studis tiujn ideoj el dinamika vidpunkto de estiĝanta ordo, kiu lastatempe estas eksplicite rilatigita kun cibernetiko. Oni povas sekvi ilian tradicion al John Locke kaj la deksepjarcentaj anglaj Levellers, aldone al pli fruaj francaj kaj britaj ekonomikistoj kaj filozofoj; iuj eĉ nomas Laozion kaj Aristotelon kiel fruajn klasikajn liberalistojn, kaj kelkaj eĉ rigardas Laozion kiel anarkiiston.

Kontraŭ-ŝtatismo estas nepra parto de la tradicio de klasika liberalismo—eble ĝia distinga parto—sed aŭ ĉar pesimismo rilate al la neevitebleco de registaro, aŭ ĉar manko de la ĝusta teoria fono, aŭ ĉar timo pri registara subpremo kaj cenzurado, la demando pri kompleta anarki-kapitalismo ne estis diskutita eksplicite kaj malkaŝe ĝis la deknaŭa jarcento. Ĉiuj klasikaj liberalistoj kredas je 'kiel eble malpli da registaro'; anarkiistoj inter ili kredas ke oni povas kaj devas tute senesti je registaroj, dum minarkiistoj kredas aŭ akceptas, ke iom da registaro estas necesa aŭ dezirinda ekzemple por efikigi leĝojn. Iuj klasikaj liberalaj pensuloj, ekzemple Ayn Rand, energie kontraŭstaris anarki-kapitalismon. Probable la plejmulto de klasikaj liberalistoj ne pripensis iel la demandon pri registaro, kaj kredas ke registaroj estas io neeviteblaj, se ne teorie, almenaŭ praktike, dum la antaŭvidebla estonteco—por ili, anarkiismo, bone-malbone, estas nur senrilata revo.

La plej frua klasika liberalisma pensulo kiu evoluigis kompletan teorion pri anarkiismo estis Gustave De Molinari je 1849, kvankam iuj klasikaj liberalaj anglaj kaj amerikaj revoluciuloj pledis anarkiismon sen teoriado de ĝi, kaj iuj francaj ekonomikistoj komencis teoriadon pri ĝi sen pledi ĝin. Ekzistis tradicio de anarkiisma liberalismo en Eŭropo kaj Usono post Gustave de Molinari, sed ĝi neniam allogis multajn sekvantojn per si mem. Tamen, oni povas nomi Paul Emile de Puydt, Henry David Thoreau, Auberon Herbert, Lysander Spooner, Benjamin Tucker kaj Albert Jay Nock.

Ne ĝis la 1950-a jardeko prosperis anarki-kapitalismon, notinde kun Murray Rothbard, kiam la klasikaj liberalistoj de Aŭstrio fuĝigis Naciismon, kaj ekinstruis en Usono, kaj nova generacio de pensuloj naskiĝis per la renkontiĝo inter la Eŭropa kaj Amerika tradicioj. Krom Rothbard, aliaj elstaraj anarki-kapitalistoj estas David Friedman, Jan Narveson, Anthony de Jasay, Gary Greenberg, Walter Block kaj Hans-Herman Hoppe.

Anarki-kapitalismo kiel parto de la tradicio de Individuisma Anarkiismo[redakti | redakti fonton]

Anarki-kapitalistoj rigardas sin mem kiel parto de la tradicio de individuisma anarkiismo. Laŭ vidpunkto de moralo kaj natura juro, ili opinias ke registaro estas malbona, kaj individuoj devus esti liberaj de ia ajn formo de kolektiva perforta devigo. Tamen, laŭ ekonomika vidpunkto, ili malkonsentas kun kelkaj individuismaj anarkiistoj pri la demando, ĉu kapitalismo estas la sistemo de ekonomiko kiu nature okazus en libera socio. Ĉiuokaze, ili konsentas ke en libera socio, homoj devus esti libera por organiziĝi ekonomike ia ajn kia ili preferus, aŭ en kapitalismaj aferoj aŭ kolektivaj kooperativoj - ili nur defendas kapitalismon kiel prava elekto inter ĉi tiuj organizaĵoj, kiu ili mem kredas, ke estas la plej efika elekto (sed ne altrudos al aliaj personoj). Multaj liberecanismaj socialistoj opinias, ke la socialismaj opinioj de kelkaj individuismaj anarkiistoj estas nepraj por individuisma anarkiismo, kaj neas anarki-kapitalismajn asertojn, ke ili apartenas al la tradicio de individuisma anarkiismo. Sed individuismaj anarkiistoj ne ŝatas aŭtoritatulojn, kiuj decidas kiu rajtas deklari sin mem esti anarkiisto.

Utilisma kontraŭ Naturleĝa Aliroj[redakti | redakti fonton]

Libertarianoj ĝenerale, kaj Anarki-kapitalistoj specife, disvolvigis du malsamajn alirojn al siaj teorioj, el utilisma vidpunkto, aŭ el vidpunkto de natura juro. Kelkaj el ili defendas unu aliron kaj malakceptas la alian, dum kelkaj kiel Bastiat, asertas ke ekzistas esenca akordo aŭ korespondo inter la du komplementaj aliroj.

Aliro de Natura Juro[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi (vidu Murray Rothbard kaj lian libron Power and Market, "Potenco kaj Merkato") argumentas, ke la ekzistado de la ŝtato estas malmorala, kaj senlima kapitalismo estas la sola etika politika sistemo, aŭ pli ĝuste kontraŭ-politika sistemo.

Utilisma aliro[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi (vidu David Friedman) argumentas, ke forigo de la ŝtato favore al privataj aferoj estas ekonomike pli efika.

Harmonia aliro[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi argumentas, ke ambaŭ asertoj estas ekvivalentaj.

La ideo de posedrajtoj estas baza elemento de anarki-kapitalismo. La aliro de Natura Juro argumentas por la natura rajto de homoj por proprieti siajn proprajn korpojn kaj la rezulton de ilia laboro, kiun ili povas uzi aŭ rifuzi uzi kiel plaĉas al ili, kondiĉe ke ili ne provas uzi la posedaĵojn de iu alia. La Utilisma aliro argumentas, ke la difinado de posedrajtoj ĉi-maniere estas la plej efika maniero por evitigi detruajn konfliktojn inter individuoj kaj stimuli produktajn penadojn. Fakte, posedrajtoj de la propra korpo kune kun la observado de antaŭaj rajtoj nature necesigas posedrajtojn je la rezultoj de ies propra marĝena laboro, ĉar iu, kiu posedas sian propran korpon, povus rifuzi laboradon se oni rifuzus al si la posedrajton je ĝiaj rezultoj.

Anarki-kapitalismo malakceptas ĉiajn "pozitivajn rajtojn" (ekzemple, la "rajto je protektado per la laboro de aliaj", la "rajto je nutrado per la elspezo de aliaj", la "rajto por ricevi minimuman salajron de aliaj"), kaj defendas ĉiajn "negativajn rajtojn" (ekzemple, la "rajto ne suferi atakon de iu ajn", la "rajto ne suferi ŝteladon de la propra nutraĵo", kaj la "rajto ne suferi konfiskadon de la propra salajro"). Ĝi estas malsama ol minarkiisma libertarianismo nur ĉar ĝi konsideras "protektadon fare de aliaj" ankaŭ pozitiva servo kiun oni devas malakcepti kiel rajto, kaj oni ne povas postuli la protektadon de registaro, sed devus persone preni rimedojn aŭ organiziĝi kun aliaj, por efikigi la respekton de siaj propraj posedrajtoj.

Anarki-Kapitalismo, firmaegoj kaj kontraktoj[redakti | redakti fonton]

Dum anarki-kapitalistoj kredas ke privataj firmaoj, naskitaj el volontaj kontraktoj, estas la plej bona (plej morala kaj plej efika) maniero por konduti homajn aferojn, ili ne subtenas firmaegojn kiel nuntempe subtenataj de registaroj. Plej notinde, ili rigardas limigitan respondecon por firmaegoj kiel granda malutilo farita al ĉiuj personoj, kiuj ne havas la rajton procesi kontraŭ ili por misefiko aŭ ŝuldo. Aliaj nekonvenaj privilegioj inkluzivas diversajn subvenciojn kaj regulojn por oficialaj 'laborantoj' kaj 'dungantoj', apartan protektadon donatan al oficialaj laborkontraktoj kontraŭe al aliaj privataj kontraktoj, ktp.

Laŭ anarki-kapitalistoj, kontraktoj ĝenerale, kaj laborkontraktoj specife, estas nur speciala kazo de volontaj interŝanĝoj de posedaĵoj (inkluzive de la propraj tempo kaj laboro, posedaĵoj kaj kapitalo, ktp), en kiuj individuoj rajtas partopreni. Individuoj rajtas lice agi ĉiel ajn per siaj propraj posedaĵoj, por protekti kion ajn ili gajnis de tiaj kontraktoj; sed ili ne rajtas havi apartan protektadon: tio, ke du (aŭ pli) individuoj iam interkonsentis pri io ne signifas, ke ĉiuj subite ŝuldas al ili protektadon inter ili mem, de krompartioj, aŭ de la hazardoj de vivo.

Pli ĝenerale, anarki-kapitalistoj rifuzas agnoski al ĉiu ajn la aŭtoritaton de la monopolisto por deklari ĉion ajn 'oficiala' kontraŭe al aliaj 'neoficialaj' aferoj - ĉiu ajn rajtas deklari ĉion ajn 'oficiala' por si, kaj ankaŭ estas libera elekti ĉu li deziras doni valoron al la 'oficiala' stato deklarita de aliaj individuoj. Do 'oficialaj' geedzeco, kontraktoj, dungeco, ktp, ne meritas apartan juran staton laŭ anarki-kapitalistoj—sed, kompreneble, pli oftaj formoj eble havos pli ampleksan jurisprudencon ol pli maloftaj formoj, do estos pli malmultekostaj por efektivigi, kio faras ilin pli dezirindaj.

Anarki-kapitalismo kaj perforto[redakti | redakti fonton]

Anarki-kapitalistoj, same kiel klasikaj liberalistoj ĝenerale, pensas ke perforto estu rezervata sole por sindefendo. Ili emas abomeni perfortajn agojn kaj revoluciojn kiel "normala" maniero por antaŭenigi aŭ trudi iliajn opiniojn, eĉ kontraŭ la registaroj kiujn ili malamas. Ja, la plejmulto da anarki-kapitalistoj pensas ke edukado kaj ŝanĝo de la publika opinio estas la sola ebla maniero por antaŭenigi anarki-kapitalismon; kelkaj kredas je fondi libertarianisman socion ĉe iu teritorio kiu ne estas regata de ŝtatistoj.

Kelkaj anarki-kapitalistoj estas plenaj pacifistoj, kvankam multe de ili defendas la neceson de perforta agado kontraŭ krimaj agoj, kaj iam milito mem kontraŭ danĝeraj imperiismajterorismaj fremdaj ŝtatoj. Tamen, kvankam ili do aprobus perforton kiel neceson en specifaj okazoj; kvankam ili agnoskus ke registaroj, kiuj jam havas monopolon je la rimedoj de perforto, estas tiuj kiuj nuntempe faros tiun perforton, ili kredas ke registaro devus cedi tiun monopolon je perforto, kaj lasi individuojn organiziĝi libere por pli bone pritrakti tiajn situaciojn.

Ne ekzistas historio de perforto, terorisma aŭ alispeca, farita de anarki-kapitalistoj por trudi sian sistemon al aliaj. Tamen, multaj anarki-kapitalistoj laŭdas la usonan militon de sendependeco, kiu precize konsistis el individuoj, kiuj kunhavis komunajn ideojn kaj kune batalis kontraŭ homoj kiuj provis trudi siajn ideojn al ili; kvankam ili hezitas pri iuj rimedoj uzitaj (impostoj, konskripcio, inflacia mono), kaj pri la rezulto atingita (registaro kiu malrapide iĝis la plej granda registaro en la mondo).

Argumentoj por kaj kontraŭ Anarki-kapitalismo[redakti | redakti fonton]

Ĉar anarki-kapitalismo estas radikala versio de libertarianismo, la samaj ĝeneralaj argumentoj por kaj kontraŭ libertarianismo, neintervena kapitalismo kaj kapitalismo kutime estas aplikeblaj, escepte pri la jura sistemo, pri kiu anarki-kapitalismo estas pli specifa kaj malsama ol la kutima speco de ideologioj de klasika liberalismo.

Ofta miskompreno pri libertarianismo ĝenerale, kaj anarki-kapitalismo specife, estas rigardi ilin kiel ekonomikajpolitikaj teorioj. Ili ne estas. Ili estas teorioj pri juro—pri kio estas lica kaj nelica fari. Ĉi tio specife nuligas la malfajnajn asertojn laŭ kiuj la nuntempa socio aŭ iu ajn socio estas jam libertarianisma, ĉar ĉiuj estas finfine liberaj por obei aŭ malobei kaj elektas toleri la regulojn de la sistemo. Ja, libertarianoj havas teorion de "natura juro", t.e., kio juro devas esti; kaj dum pozitiva juro (juro kiel oni agnoskas ĝin) ne akordas kun natura juro, la socio ne estas libertarianisma. Specife, la rajto de ĉiu ajn secesii el regno, kiun tiu konsideras netaŭga, devas esti respektata. Se ne, tiam malkunlaborado estas morale prava (vidu civila malobeo).

Aliaj movadoj kun simila kredo je la ekzisto de natura juro argumentas paralele, sed kun malsama ideo pri tio, kion ĉi tiu juro implicas pri homa konduto. Ekzemple, la Verda Movado enhavas fortan specon de tiel nomata verda anarkiismo kun ideo de natura juro bazita sur la scienco de ekologio, kaj pli minimumismaj subtenantoj de "eko-anarkiismo". La konverĝo inter ĉi tiuj movadoj kaj doktrinoj de sindikatismo kaj anarki-kapitalismo kaŭzas, ke iuj observas ke verda politiko ofte estas libertarianisma, kaj multaj politikaj ideoj, ekzemple, la verda impost-ŝanĝo, similas al rimedoj rekomendata de libertarianoj kaj anarki-kapitalistoj. Tiaj rimedoj, grandskale, emas erozii la specialan staton de ŝuldo (kiu bezonas fortan ŝtaton por garantii kaj kolekti ĝin) sed rigardas profiton kiel la bazon de prospero.

Ĉi tiu komuna forto de movadoj kiu havas malsamajn ideojn pri natura juro estas unu el la ĉefaj argumentoj por anarki-kapitalismo: ĝi akomodas diversecon.

Kiel ajn ili rigardas diversecon aŭ biologian diversecon kiel valoron, multaj anarki-kapitalistoj akceptas rolon por forta centralizo de iuj povoj, specife se tiuj estiĝas per persvadado kaj bona servado, kaj limigi centralizitan povon limigus posedrajtojn.

Monopolo[redakti | redakti fonton]

Libertarianoj ne kontraŭstaras laŭfaktajn monopolojn (firmaoj kiuj hazarde nuntempe estas la sola provizanto de iu servo), nur laŭjurajn monopolojn (firmoj kies monopolo estas garantiata per leĝo kaj kies konkurantoj estos malhelpataj kaj pelataj per publika perforto). Laŭ libertarianoj, laŭfaktaj monopoloj aŭ kvazaŭ-monopoloj povas ekzisti nur mallongedaŭre, pro ia lastatempa teknika aŭ organizada novenkondukaĵo kiun la konkurantoj ne jam kopiis; ne estas potenco misuzi, ĉar iliaj klientoj ĉiam povas ĉesi aĉeti de ili kaj komenci aĉeti de konkuranto, kiuj leviĝos de mizero al riĉeco je la tago kiam la monopolisto komencas fari 'troajn' postulojn. "Voĉdoni per siaj piedoj kaj sia mono" (t.e., morala aĉetado) anstataŭ "voĉdoni per sia voĉo kaj la mono de ĉiuj aliaj"—individua elekto anstataŭ kolektiva elekto - estas la meĥanismo de libertarianoj ĝenerale, kaj de anarki-kapitalistoj specife. Aplikante ĉi tiun argumenton al la protektado de individuaj posedrajtoj, anarki-kapitalistoj ne timis lokajn monopolojn aŭ oligopolojn en la merkato de justo, dum oni respektas la individuan rajton secesii kaj elekti sian propran peranton por defendado aŭ fondi novan firmaon.

Aldone, miskompreno pri la naturo de privataj (aŭ publikaj) sistemoj de protektado kaj justeco ofte estas la fonto de asertoj de kontraŭuloj al anarki-kapitalismo. Ekzemple, maldekstraj anarkiistoj rigardas ĉiujn posedaĵojn kiel privilegio efikigita de la registaro, sed ne eĉ pripensas la eblon aŭ neeviteblecon ke armitaj individuoj defendos tion, kion ili asertas esti siaj propraj posedaĵoj, aŭ sole aŭ kunlaborante en grupoj. Pli ĝenerale, kiam oni parolas pri registaroj, sistemoj de justeco, ktp, ili ofte pensas laŭ koletivismaj rilatoj kaj ne povas eĉ kompreni la individuisman starpunkton de anarki-kapitalistoj kaj individuismaj anarkistoj, kiuj konsideras ĉian ajn kolektivisman decidon kiel premadon de la politika malplimulto fare de la politika plimulto. Ĉi tiaj debatoj estas rigardataj laŭvice kiel ridindaj en si mem de tiuj, kiuj rigardas la "dekstran-maldekstran spektron" kiel neakordigablan kaj artefaritan abstraktaĵon kiu simple instituciigas debaton pri la ekzistanta sistemo de posedrajtoj, anstataŭ pripensi la vivcelojn plenumitajn per tiaj estaĵoj.

En "Greens and Libertarians: the Yin and Yang of our political future" ("Verduloj kaj Libertarianoj: la jino kaj jango de nia politika estonteco"), Dan Sullivan, usona libertariano, esploris la tipajn vidpunktojn pri monopolo kaj kreis novan vertikalan spektrumon. Li argumentis ke tiuj du politikaj movadoj malakordis pri la taŭga amplekso por solvoj sed ĝenerale ili rigardas multajn problemojn same, kaj malestimis dekstrajn-maldekstrajn argumentojn. La komuna kredo je natura juro ebligas almenaŭ, ke ili debatos siajn malsamojn amikece, kion la tradicia dislimo inter laborantoj kaj estroj ne permesis.

Kripto-anarkiismo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kripto-anarkiismo.

La evoluigo de la interreto kaj kriptografiaj rimedoj kreas novan eblecon por atingi iom de la aspektoj de anarki-kapitalismo ĉe la interreto (aŭ 'en ciberspaco'). Pseŭdonima komunikado permesas provizi servojn, precipe informajn servojn (ekzemple, konsultado, tradukado, programado, ktp) sen malkaŝi la identecon de la persono kiu provizas servon kontraŭ anonima ĉifromono. Ĉar leĝoj ne povas efiki sen koni la identecon de personoj, la rilataj leĝoj iĝas senefikaj. (Ĉar eĉ la loko (lando) de la individuoj estas nekonata, ne estas klare eĉ la leĝoj de kiu ŝtato estos malatentataj. Laŭ unu senco, 'ciberspacon', oni povas rigardi kiel sendependan teritorion.

Simboloj de Anarki-kapitalismo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Anarkiismaj simboloj.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Justeco kaj defenco[redakti | redakti fonton]

Robert Nozick en sia libro Anarchy, State, and Utopia (Anarkio, ŝtato kaj utopio) argumentas, ke anarki-kapitalisma socio neeviteble ŝanĝiĝus al minarĥia ŝtato per ekesto de monopolaj privataj defendaj kaj kortumaj agentejoj, kiuj ne konkurus unu la alian. Laŭ li anarki-kapitalismo gvidus al nestabila sistemo, kiu en reala mondo ne povus elteni. Laŭ Paul Birch kortuma procedo koncernanta plurajn diversajn jurisdikciojn kaj leĝajn sistemojn estus tro komplika kaj kosta kaj pro tio la kampo de privata defendo ŝanĝiĝus laŭ teritorio al natura monopolo.[1]

Rajto kaj libereco[redakti | redakti fonton]

Multaj anarki-kapitalistoj kredas, ke la koncepto de negativaj rajtoj devus anstataŭigi la koncepton de pozitivaj rajtoj. Kelkaj kritikoj, inklude Noam Chomsky tute rifuzas la dividon de rajtoj al pozitivaj kaj negativaj.[1]

Anarki-kapitalismo, laŭ mia opinio, estas doktrina sistemo, kiu, se ĝi estus implementita, gvidus al formoj de tiranio kaj subpremado kia havas nur malmultajn ekzemplojn en homara historio. Ne estas eĉ plej malgranda probableco, ke ĝiaj (laŭ mi, teruraj) ideoj estus implemetitaj, ĉar ili rapite detruus ajnan socion, kiu farus tian eraregon. La ideo de “libera kontrakto” inter la reganto (the potentate – rimarko de tradukinto) kaj ĝia malsata subjekto estas malbona ŝerco, eble inda kelkajn momentojn dum akademia seminario ekkoni la rezultojn de tiaj (laŭ mi, absurdaj) pensoj, sed ne aliloke.

— Noam Chomsky[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Birch, Paul. Anarcho-capitalism dissolves into city states (angle). Arkivita el la originalo je 2010-11-05. Alirita 2010-07-05.
  2. Lane, Tom. On Anarchism (angle) (1996-12-26). Alirita 2016-01-09.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Anarcho-capitalism en la angla Vikipedio.