Anarki-pacismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La blanka kaj nigra flago de anarki-pacismo (kaj foje de kristana anarkiismo).

Anarki-pacismo (ankaŭ pacisma anarkiismoanarkiisma pacismo) estas pacisma formo de anarkiismo, kiu tute malakceptas ĉian perforton por iu ajn kialo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Anarki-pacismo aperis mallonge antaŭ la Dua Mondmilito en Nederlando, Britio, kaj Usono, kaj estis granda forto en la sekvaj kampanjoj por nuklea senarmiĝo. Antaŭe mankis pacismo en anarkiismo, kiam dum la 19-a jarcento propagando pro agado estis ofta formo de anarkiista agado, kaj tiom malfrue kiom 1881, anarkiistoj preskaŭ ĉiuj konsentis, ke perforto neeviteblis. Lev Tolstoj, kvankam li kontraŭis la etikedon "anarkiismo," forte influis al anarki-pacistoj, kaj al Mohandas Gandhi, barata estro por sendependeco, kaj pacisto kiu sinidentigis kiel anarkiisto. Tamen, Tolstoj kaj siaj sekvantoj neniam tute aliĝis al la organizita anarkiisma movado, kaj iom malamikis kontraŭ ĝi. Estis Ferdinand Domela Nieuwenhuis, kiu enanarkiismigis la pacisman skolon.

Inter anarki-pacistoj de la malfrua 20-a jarcento estis la aŭtarkisto Robert LeFevre, kiu bazis pacismon sur sia kredo je la nerompebleco de posedaĵrajtoj. LeFevre ankaŭ parolis laŭte kontraŭ milito, kiun li konsideris produkto de la ŝtato, kaj konvinkiĝis pri la potenco de senperforta rezistado. Sveda anarkiista verkisto Per Bylund ankaŭ esprimis anarki-pacismajn tendencojn.

Antaŭ la Unua Mondmilito jam estis tre kutima lapropagando en la anarkiismaj medioj kontraŭ la militoj kaj la armeo. Oni proponis metodojn kiel la objekto, dizerto kaj malobeo. Kiam eksplodis la milito, tamen, nur malmultaj homoj el la laborista klaso kuraĝis kaj kapablis eligi el la ŝtataj militagadoj. Tiuj kiuj objektis, ekziliiĝis al aliaj landoj, ekzemple el Francio al Hispanio, kaj jam antaŭe el Hispanio al Latinameriko, kio utilis por plifortigi la personajn kaj organizajn rilatojn inter anarkiistoj. Tamen la plej multo el la loĝantaro malaŭkultis la kontraŭmilitan propagandon kaj aliĝis al la ŝtataj armeoj. Post la milito renoviĝis la kritiko kontraŭ militoj kaj armeoj, ĉefe pro rakonto de la ekscesoj de la ĵusa militagado.

Kiam dum la 1930-aj jaroj disvastiĝis la faŝismo kaj la naziismo kaj oni antaŭvidis kaj antaŭparolis pri nova mondmilito, renoviĝis la porpacaj agadoj inter anarkiistoj. La rumano Eŭgeno Relgis estis konsiderata grava anarkiisto kiu klopodis diversajn aktivaĵojn cele la pacon kaj la rilaton inter pacismo kaj anarkiismo, kien li alportis la idearon de la franca pacisto kaj verkisto Romain Rolland. Laŭ Relgis, kiu multe kontaktis tutlandajn gravulojn cele atingi deklarojn kontraŭmilitajn, kiel Tagore, EinsteinZweig, resumis kvarpunkte la bazon por atingi pacon:

  • frata sento de homa aparteno al la sama specio,
  • respekto al la diverseco kaj multeco de opinioj kaj kulturoj,
  • civiliza evoluo anstataŭ perforta revolucio kaj
  • kontrasto inter teknika progreso kaj morala malprogreso.

Aliaj notindaj anarki-pacistoj inkluzivas je Ammon Hennacy kaj Jean-Paul Sartre (dum mallonga epoketo de 1939-1940). Ursula K. Le Guin identigis anarki-pacismon kiel la ĉefan utopian temon en sia romano The Dispossessed.

Ideologiaj malsamoj[redakti | redakti fonton]

Dum anarki-pacismo estas ofte ligita kun religia anarkiismo, ekzemple kun la tolstoja kristana anarkiismo kaj kun budhisma anarkiismo, nereligiaj kaj eĉ kontraŭreligiaj tendencoj nun aperis. La anarki-punka grupo Crass polemikigis malsaman formon de anarki-pacismo, kaj samptempe malakceptis ĉiujn religiojn, precipe la simbolojn de kristana mitologio, kaj eĉ estis minacata de leĝa persekuto en Britio pro krima blasfemo dum la komponaĵo "Reality Asylum." Kontraŭeco al perforto ne malpermesis al anarki-pacistoj akcepton de rezistadon aŭ eĉ revolucian agadon, se ĝi ne rezultas je perforto; fakte, estis ilia aprobo de rezistoformoj, kiuj konvinkis la anarki-pacistojn akcepti la anarki-sindikatisman ideon de ĝenerala striko kiel la granda revolucia armilo.

Kroma debato okazis kiam eksplodis la Hispana Enlanda Milito (1936-1939), kie rekte partoprenis ampleksa amasorganizo kiel la tiama CNT. Multaj anarkiistoj kaj anarkopacistoj atentigis la hispanajn kamaradojn pri la pacisma kaj kontraŭmilita tradicio de la anarkiismo, dum kontraŭantoj defendis sian agadon per la aserto, ke temas pri escepta okazaĵo, ke oni devas defendi kaj la revolucian eblon kaj la demokratan liberecon per la armiloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]