Anarkiismo kaj bestaj rajtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Anarkiismo kaj Bestaj rajtoj)
La komencliteroj de la Fronto de Besta Liberigo (ALF) kun anarkiisma A-simbolo inkluzivita en la desegno.

Anarkiismo kaj bestaj rajtoj ofte estas ligitaj; la anarĥiisma filozofia kaj politika movado kelkmaniere konektiĝas al elementoj de la movado por besta liberiĝo. Multaj anarĥiistoj estas vegetaranojveganoj kaj ludas gravan rolon en luktado kontraŭ perceptataj maljustoj kontraŭ bestoj. Ili kutime priskribas la lutkon por la liberigo de nehomaj bestoj kiel natura elkreso de la lukto por homa libereco.

Frua historio[redakti | redakti fonton]

Lev Tolstoj (1828-1910) estis vegetarano, pacisto, kaj kristana anarkiisto. En Pri Civila Malobeo li skribis "Viro povas vivi kaj sani sen mortigi bestojn por manĝaĵo; do, se li manĝas viandon, li partoprenas en mortigi bestojn nur pro sia apetito. Kaj agi tiel estas nemorala."

Rekta agado[redakti | redakti fonton]

Rekta agado, grava filozofia koncepto de anarkiismo, ankaŭ estas ofta en la movado por bestaj rajtoj. Grupoj kiel Ĉesigu Bestokruelecon de Huntingdon (angle Stop Huntingdon Animal CrueltySHAC), Fronto de Besta Liberigo (angle Animal Liberation FrontALF), Milico por Bestaj Rajtoj (angle Animal Rights MilitiaARM), kaj Justeca Departemento (angle Justice Department) uzas teknikojn de rekta agado, inkluzive de besta liberigo kaj detruo de posedaĵoj, kaj foje — en la kazo de Milico por Bestaj Rajtoj kaj Justeca Departemento — perforto kontraŭ homoj.

La sencentra kaj senestra strukturo de la Fronto de Besta Liberigo videblas kiel ekzemplo de anarkiista organizado.

Gravaj rolantoj kaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Rod Coronado estas ekologia anarkiisto kaj estas neoficiala parolisto por la Fronto de Besta Liberigo kaj la Fronto de Tera Liberigo. Je la 28-a de februaro, 1992, Coronado brulige atakis esplorejojn ĉe la Universitato de la Ŝtato Miĉigano (MSU), kaj liberigis lutrelojn el farmo sur la lernejgrundo, ago pro la ALF, kaj pro tio Coronado poste estis konviktita.

En 1997, la redaktistoj de la magazino Green Anarchist (aŭ Verda Anarkiisto) kaj du britaj subtenantoj de la ALF estis akuzitaj pri konekto kun komploto inciti perforton, en tiu kiu eventuale nomiĝus la Proceso GANDALF.