Anastasija Baburova

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Anastasija BABUROVA (naskiĝis la 30-an de novembro 1983 en Sebastopolo — murdita la 19-an de januaro 2009 en Moskvo) — rusa ĵurnalistino de Новая Газета (Nova Gazeto), anarkiista aktivulino.

Studentino de ĵurnalistiko ĉe Moskva Ŝtata Universitato. Ŝi aktivis en la movado "Alia Rusio" esplorante agadon de naziistaj grupoj. Kunlaboris kun anarkiista organizaĵo "Aŭtonomia Kampanjo". Ŝi estis murdita kune kun alia ĵurnalisto, konata rusa advokato Stanislav Markelov la 19-an de januaro 2009. Ŝi estas la kvara murdita ĵurnalistino laboranta por la gazeto. Laŭ rusia analizisto Pavel Felgenhauer detaloj de la murdo indikas, ke oni faris ĝin laŭ interna ordono de la rusa sekureca servo FSB.

Post la murdo en Rusio mem kaj en Germanio kaj Pollando okazis protestoj kontraŭ reprezalioj en Rusio.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Pollingvaj artikoloj kun fotoj:

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj