Anastasija Davidova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anastasija Davidova
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1983 (1983-02-02) (41-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco RusioSovetunio
Okupo
Okupo sinkronnaĝisto
vdr

Anastasija Davidova (ruse Анастасия Семёновна Давыдова; naskiĝis la la  2-an de februaro 1983(nun 1983-02-02) en Moskvo, do nun 41-jara) estas rusia sinkrona naĝistino kaj kvinfoja olimpika ĉampiono.

Ŝi gajnis orajn medalojn en duopo kun Anastasija Jermakova en la Somera Olimpiko 2004 en Ateno, en la Somera Olimpiko 2008 en Pekino, kaj estis parto de la rusia teamo en la Someraj Olimpikoj de 2004, 2008 kaj 2012, kiu en ĉiu el tiuj fojoj gajnis la oran medalon. Post gajno de la ora medalo en la Somera Olimpiko 2012, ŝi anoncis ke ŝi retiriĝus kaj okupiĝus kiel trejnisto.