Anastazio la 4-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anastazio la 4-a
168-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Corrado della Suburra
Pontifiko de 9-a de julio 1153
ĝis 3-a de decembro 1154
Antaŭulo Eŭgeno la 3-a
Sekvanto Hadriano la 4-a
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1073
en Romo, Italio
Morto 3-a de decembro 1154
en Romo, Italio
Tombo Baziliko Sankta Johano de Laterano [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anastazio la 4-a, civile nomita Corrado della Suburra, elektiĝis papo la 12-an de julio 1153 kiel posteulo de Eŭgeno la 3-a kaj mortis la 3-an de decembro 1154).

Jam en la jaro 1130 Anastazio partoprenis, tiam kardinalepiskopo de Sabina, en la duoblelekto de papo kaj profiligis sin kiel unu el la plej emfazaj kontraŭuloj de la kontraŭpapo Anakleto la 2-a.

En sia mallonga pontifikeco li sukcesis pace forigi la konflikton kun la germana reĝo Frederiko Barbarossa koncerne la diocezon Magdeburgo, samkiel la konflikton koncerne la anglan diocezon Jorko.