Anatemitaj Soldatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anatemitaj Soldatoj (pole: Żołnierze wyklęci) – difino de la soldatoj de sendependiga kaj kontraŭkomunisma subtera movado, kiuj rezistis kontraŭ provo sovetigi Pollandon kaj subordigi ĝin al Sovetunio en la jaroj 1944-1963.

"Anatemitaj Soldatoj" estas ankaŭ titolo de libro de Jerzy Ślaski pri la sama temo.

La lasta "anatemita soldato" – Józef Franczak, pseŭdonomo "Lalek" el la taĉmento de kapitano Zdzisław Broński, pseŭdonomo Uskok – pereis dum ĉaspelo apud Piaski (Lublina Provinco) preskaŭ 20 jarojn post la dua mondmilito - la 21-an de oktobro 1963.

Analogiaj formacioj el Litovio, Latvio kaj Estonio estas nomataj Arbaraj fratoj.

Bazaj organizoj

  • Armia Krajowa Obywatelska
  • Delegatura Sił Zbrojnych na Kraj
  • Konspiracyjne Wojsko Polskie
  • Narodowe Siły Zbrojne po 1944 roku
  • Narodowe Zjednoczenie Wojskowe
  • NIE
  • Ruch Oporu Armii Krajowej (Rezista Movado de Pola Enlanda Armeo)
  • Wielkopolska Samodzielna Grupa Ochotnicza Warta
  • Wolność i Niezawisłość (Libero kaj Sendependo)
  • Wolność i Sprawiedliwość

Herooj de la pola subtera movado

En ĉiuj organizoj kaj armitaj grupoj de kontraŭkomunisma subtera movado partoprenis ĉirkaŭ 120-180 miloj de homoj. Preskaŭ duono devenis de Pola Enlanda Armeo por poste aktivi en la strukturoj de Libero kaj Sendependo. Ĉirkaŭ 30-40 miloj estis ligitaj kun la nacia subtera movado. Ceteraj apartenis al lokaj organizoj kaj grupoj. Laŭ la plej novaj pritaksoj en senpera batalo pereis 8-10 miloj de subteruloj, ĉirkaŭ 21 miloj mortis en malliberejoj kaj arestejoj de Sekureca Servo.