Anatenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Anasenoj
Pacifika brovanaso (Anas superciliosa)
Pacifika brovanaso (Anas superciliosa)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Anasenoj Anatinae
( Linnaeus, 1758 pri la tipa specio Anas platyrhynchos)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

AnatenojAnasenoj estas subfamilio de la familio de Anasedoj (nome cignoj, anseroj kaj anasoj). Ties survivantaj membroj estas la plaŭdanasoj, kiuj manĝas ĉefe ĉe la akva surfaco pli ol per mergado. La aliaj membroj de la Anatenoj estas la formortintaj moa-naloj, juna sed tre apomorfa stirpo devena el la plaŭdanasoj.

Estis multa polemiko pri la sistematika statuso de la plaŭdanasoj kaj pri kiaj anasoj apartenas al Anasenoj. Kiel subkomprenita ĉi tie, la subfamilio enhavas nur la plaŭdanasojn kaj ties plej proksimaj parencoj, nome la formortintaj moa-naloj. Alternative,[1] la Anasenoj estas konsiderataj kiel inkludante plej "anasojn" kaj la plaŭdanasoj formas tribon Anatini ene de tiuj. La klasigo kiel prezentata ĉi tie pli taŭge respegulas la restantan necertecon pri la interrilataro de la ĉefaj stirpoj de Anasedoj (akvobirdoj).[2]

Certaj genroj[redakti | redakti fonton]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La grupo de plaŭdanasoj, de tutmonda distribuado, estis limigita en studo de 1986[3] al inkludo de 8 genroj kaj ĉirkaŭ 50–60 vivantaj specioj. Tamen la Salvadoria anaso estas preskaŭ certe proksime rilata al la Zebranaso, kaj al aliaj genroj kiuj estas de nesolvita aliĝo.[2][4] La pekuliara Marmoranaso, iam provizore atribuata al la plaŭdanasoj, estas fakte merĝanaso aŭ eĉ de distinga subfamilio.[2]

Tiu grupo de anasoj estas tiele nomata ĉar ties membroj manĝas ĉefe vegetalan materialon subenklinante sub la akva surfaco, aŭ per paŝtado, kaj nur rare plonĝas. Tiuj estas ĉefe gregemaj anasoj de fluanta akvo aŭ estuaroj. Tiuj birdoj estas tre fortaj flugantoj kaj la nordaj specioj estas tre migrantaj. Kompare al aliaj tipoj de anasoj, ties kruroj estas lokigitaj pli centre de ties korpoj. Ili bone piediras surtere, kaj kelkaj specioj manĝas ankaŭ surtere.

Plaŭdanasoj ĝenerale manĝas ĉe la surfaco de akvo aŭ ĉe tre neprofundaj fundoj. Ili ne estas adaptataj al mergado suben kelkajn metrojn kiel ties mergaj partneroj. Plej hegemonia diferenco inter plaŭdanasoj kaj merganasoj estas la grando de la piedoj. Plaŭdanasaj piedoj estas ĝenerale pli malgrandaj ĉar ili ne bezonas la kroman peladon por mergi serĉe de manĝo.

Alia distinga karaktero de plaŭdanasoj kompare al merganasoj estas la maniero ekflugi. La plaŭdanasoj ekflugas rekte el akvo dum la merganasoj bezonas momenton por ekflugi kaj tiele devas kuri tra la akvo dum mallonga distanco por ekflugi.

Historio de klasigo[redakti | redakti fonton]

Tradicie plej anasoj estis atribuitaj ĉu al tadornoj, aŭ al kairinenoj, kaj al la plaŭdanasoj kaj merganasoj; tiuj du lastaj ŝajne formas la grupojn de la Anasenoj. Tamen la kairinenoj rezuultis parafiletika arigo de diversaj tropikaj akvobirdoj kiuj simple evoluis al kapablo bone ripozi en sia arbara habitato. Kelkaj el tiuj, kiaj la Brazila anaso, estis sekve atribuitaj al la Anasenoj.

Pri la merganasoj informo pri DNA[2] indikas, ke ili estas tre malproksime el la plaŭdanasoj, ĉar morfologiaj similaĵoj[3] ŝuldas al konverĝa evoluo.

Krome la genro Anas kiel tradicie difinata ne estas monofiletika; kelkaj specioj de Sudameriko apartenas al distinga klado kiu inkludus la vaporanasojn Tachyeres,[2] kaj ankaŭ aliaj specioj kiaj la Bajkala kreko estu konsiderataj distingaj.

Genroj (inklude necertajn), grupoj kaj specioj[redakti | redakti fonton]

Punktobeka anaso (Anas poecilorhyncha) en Hajderabado

La jenaj genroj estas (kun unu escepto) certaj plaŭdanasoj:

La Filipina anaso, Anas luzonica

La 3 konataj genroj kaj 4 konataj specioj de moa-naloj formortiĝis ĉirkaŭ la jaro 1000. Ili iam loĝis en Havajo kaj devenis el plaŭdanasoj, eble eĉ proksima praulo de la Platbeka anaso:

  • Chelychelynechen
  • Thambetochen
  • Ptaiochen
La Krestobeka anaso: mislokigita plaŭdanaso?

Oni trovis restaĵojn de subfosilioj de malgranda, nefluga plaŭdanaso en Rota en la Marianoj.[5] Tiuj ne povas esti atribuitaj al konata genro, sed probable estas plej proksimaj al Anas. Plej stranga anaseca birdo, nome Talpanas estis trovata en la insulo de Havajo nome Kauai.[6] Pro ties unikaj apomorfoj (ŝajne ĝi havis malgrandajn okulojn alte kaj malantaŭen enkape) la lokigo de tiu anasedo estas nesolvita; nur la plaŭdanasoj kaj la veraj anseroj estas certe ke ili koloniigis Havajon.

Ofte lokigitaj ĉe Anatenoj estas tiuj genroj, kies rilataro devas esti konsiderata necerta ĝis nune:

Aliflanke, la jenaj genroj, kutime konsiderataj apartenantaj al Tadornenoj, povus esti fakte plaŭdanasoj:

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Terres, J. & NAS (1991)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Johnson, K. & Sorenson, M. (1999)
  3. 3,0 3,1 Livezey, B. (1986)
  4. Sraml, M. et al. (1996)
  5. Steadman, D. (1999)
  6. Burney, D. et al. (2001)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Burney, David A.; James, Helen F.; Burney, Lida Pigott; Olson, Storrs L.; Kikuchi, William; Wagner, Warren L.; Burney, Mara; McCloskey, Deirdre; Kikuchi, Delores; Grady, Frederick V.; Gage, Reginald II & Nishek, Robert (2001): Fossil Evidence for a Diverse Biota from Kauaʻi and Its Transformation since Human Arrival. Ecological Monographs 71(4): 615–641. COI:10.2307/3100038
  • Johnson, Kevin P. & Sorenson, Michael D. (1999): Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus Anas): a comparison of molecular and morphological evidence. Auk 116(3): 792–805. plena teksto en formato PDF
  • Livezey, Bradley C. (1986): A phylogenetic analysis of recent anseriform genera using morphological characters. Auk 103(4): 737–754. PDF fulltext plena teksto en formato DjVu
  • Sraml, M.; Christidis, L.; Easteal, S.; Horn, P. & Collet, C. (1996): Molecular Relationships Within Australasian Waterfowl (Anseriformes). Australian Journal of Zoology 44(1): 47–58. COI:10.1071/ZO9960047 (HTML resumo)
  • Steadman, David William (1999): The Prehistory of Vertebrates, Especially Birds, on Tinian, Aguiguan, and Rota, Northern Mariana Islands. Micronesica 31(2): 319–345. PDF fulltext
  • Terres, John K. & National Audubon Society (NAS) (1991): The Audubon Society Encyclopedia of North American Birds. Wings Books, New York. Reprint of 1980 edition. ISBN 0-517-03288-0
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj