Anatolij Babanin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anatolij Babanin

Ukrainia sciencisto-anatomo, profesoro, rektoro de KŜMU
Persona informo
Naskiĝo 19-a de aŭgusto 1940
en Komiio, Rusio (tiam USSR)
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioUkrainioRusio
Alma mater Krimea ŝtata medicina universitato "S. I. Georgijevskij"
Okupo
Okupo sciencisto
vdr

Anatolij Andrejeviĉ BABANIN (ruse Анатолий Андреевич Бабанин) (nask. la 19-an de aŭgusto 1940) estas ukrainia sciencisto-anatomo, doktoro de medicinaj sciencoj, profesoro, akademiano de Akademio de Supera Edukado de Ukrainio, ekde la jaro 1996 — rektoro de Krimea ŝtata medicina universitato "S. I. Georgijevskij".

Biografio

A. A. Babanin naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1940 en vilaĝo Matjaŝ (Priluzskij-distrikto de Komiio, Rusio, tiam USSR). Post fino de KŜMU en la jaro 1965 li restis por scienca laboro ĉe la katedro pri topografia anatomio kaj operacia kirurgio, kie li laboris kiel profesora asistanto inter 1966 kaj 1978. En la jaro 1967 li defendis la kandidatan disertacion dediĉitan al evakua funkcio de stomako post diverstipaj stomak-desekcoj. En la jaro 1976 li defendis la doktoran disertacion, dediĉitan al pritakso de diversaj manieroj kunfiksi la parietojn de organoj de la digesta sistemo.

Post ricevo de la profesora titolo (1980) li dum iom da tempo estris la katedron pri norma anatomio, sed ekde 1982 kaj ĝis nun li estras la katedron pri jurmedicino. En la jaro 1996 li estis elektita kiel rektoro de KŜMU. Danke al lia agado sur tiu ĉi posteno la universitato plibonigis sian financan staton post la problemoj, kaŭzitaj de rekonstrua periodo, kaj iĝis pli konata eksterlande.

Scienca agado

A. A. Babanin aŭtoris ĉ. 280 sciencajn verkojn (inter ili — 5 monografiojn) pri diversaj problemoj de la homa anatomio, eksperimenta kirurgio (ĉefe koncerne la kunfiksadon de la digestorganaj parietoj) kaj jurmedicino (ĉefe koncerne la jurmedicinan pritaksadon de postsekvoj de alkohola toksiĝo). Sub lia gvido estis trejnitaj 26 kandidatoj kaj 5 doktoroj de sciencoj. Li estas aŭtoro de kelkaj inventoj; liaj esploroj ludis gravan roloj por pretigo kaj enpraktikigo de biologia sutur-materialo "Biofil", produktata el duramatro.

Titoloj kaj premioj

A. A. Babanin estas akademiano de la Akademio de Supera Edukado de Ukrainio, Merita aganto de scienco kaj tekniko de Ukrainio (1998), akademiano de Internacia akademio de integra antropologio (1996), akademiano de la Pollanda Medicina Akademio (1998). Li estis dekoraciita per kelkaj ukrainiaj ŝtataj ordenoj.

Interesaĵoj

A. A. Babanin estas fama pro sia milda kaj ironia humuro. Surbaze de la notoj, kiujn dum multaj jaroj faras profesoro de KŜMU K. A. Jefetov, estis eldonitaj kelkaj versioj de la libreto „Diversjaraj aforismoj kaj ŝercoj“. Jen kelkaj el ili:

  • „Oni devas investi monon en sciencon, kvazaŭ en luksan virinon“.
  • „Imunologiaj aldonaĵoj en kirurgiaj disertacioj estas kvazaŭ brilaj bagatelaĵoj por papuoj“.
  • „La studentaj jaroj estas premio, kiun oni ricevas komence de la vivo, sed oni devas repagi ĝin dum la tuta vivo“.
  • „La studentoj de la ĝeneral-medicina fakultato studas ĉion, kaj fine scias nenion. La studentoj de la pediatria fakultato rimarkinde diferencas per tio, ke ili scias almenaŭ pediatrion“.
  • „Eksciinte, ke la estrino de la katedro de fremdaj lingvoj preferas konjakon al ŝaŭmvino, mi komprenis, ke tiu katedro estas gvidata de fidinda mano“.

Fontoj kaj ligoj