Anatolij Belkin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anatolij Belkin
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1955 (1955-06-12) (68-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater MIPT Department of Control and Applied Mathematics • Moskva Instituto de Fiziko kaj Tekniko vd
Familio
Infanoj Anna Belkina vd
Profesio
Okupo poeto • mensludisto vd
Laborkampo krimkoda proceduro • krimscienco vd
Doktoreca konsilisto Dmitry Pospelov vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anatolij Rafailoviĉ Belkin (ruse Анатолий Рафаилович Белкин, naskiĝis 12-an de junio 1955) estas rusia matematikisto kaj juristo. Li estas Doktoro de fizik-matematikaj sciencoj (1981), habilitdoktoro de juraj sciencoj (2000), akademiano de Rusia Akademio pri Natursciencoj (2002), profesoro de Moskva Ŝtata Universitato pri Aparatkonstruado kaj Informadiko kaj ĝenerala direktoro de Instituto de Sendependaj Esploroj. Anatolij Belkin loĝas en Moskvo.

Elstara ludanto de Kio? Kie? Kiam? (sporta varianto) kaj Propra ludo, organizanto de tiuj kaj aliaj intelektaj ludoj, li longe estis kapitano de la teamo "Nesprosta" kaj gvidanto ("komandoro") de Intelekta klubo.

Li konsideriĝas rimarkinda ruslingva poeto, ĉefe en ironia stilo, kaj estas aŭtoro de multaj limerikoj. Li oficas kiel sekretario de la Literaturista Unio de Rusio, kaj estas laŭreato de premio "Bunin" kaj medalo "Derĵavin".

Plurfoje Anatolij Belkin esprimis sian favoran rilaton al Esperanto.

Poemaroj[redakti | redakti fonton]

  • Избранные стихотворения (Elektitaj poemoj), 2 volumoj, 1995
  • Оси координат (Koordinat-aksoj), 2000
  • Лимерикон, или Всемирная история в лимериках (Limerikaro, aŭ Tutmonda historio per limerikoj), 2006
  • Парнас колобком (Parnaso bulforma - kolekto de poeziaj parodioj kaj aludoj), 2008
  • Эпиграмматика (Epigramatiko), 2009

Eksteraj ligiloj (ruslingve)[redakti | redakti fonton]