Anatolij Gonĉarov
Anatolo (Anatolij Jevgenjeviĉ) Gonĉarov (ruse Анатолий Евгеньевич Гончаров; naskiĝis en la jaro 1940). Li estas fondinto de Junulara Esperanto Movado en Sovetio (1964) kiu komence nomiĝis Adresaro de Junaj E-Aktivuloj AJEA . En 1966 dum la unua konferenco sub Moskvo AJEA estis renomita je Sovetia E-Junulara Movado SEJM Li estis unua kaj revena prezidanto de SEJM, iama estrarano de ASE, iama komitatano de TEJO, senatano de la Esperanta Civito, ano de la Internacia Sciencista Kolegio de AIS San-Marino.
Esperantistiĝis en 1958. Rusiano kaj sovetiano. Doktoro pri kemio. Profesia esperantisto, generanto de ideoj kaj senlaca organizanto. Kreinto de kelkaj Esperanto-kluboj, inkluzive Moskvan Esperanto-klubon "Lev Tolstoj". Multe okupiĝas pri tradukado kaj pri instruado de Esperanto. Korespondanto de la magazino Monato.
Filino de Gonĉarov, Svetlana Gonĉarova, estas denaska esperantisto. Ŝi defendis en Moskvo magistran disertacion pri esperantologia temo.
[redakti] Eksteraj ligoj
| Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro. |