Anatolo Lunaĉarskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anatoli Vasilevich Lunacharsky

Anatolo (Anatolij Vasilj'eviĉ) LUNAĈARSKIJ (ruse Анатолий Васильевич Луначарский) (naskiĝis 1875, mortis 1933) estis sovetia ŝtata aganto, popola komisaro (ministro) pri klerigo, verkisto, literatura kritikisto, akademiano. En 1926, li akceptis la honorprezidentecon de la kongreso de SAT, okazanta en Leningrado. En sia salutletero li skribis: "Faktoj estas aĵoj obstinaj kaj la faktoj pledas por Esperanto. Tiu ĉi movado disvastiĝas kun nevenkebla potenco kaj fariĝas unu el la plej seriozaj fenomenoj de la moderna socia vivo".

Marksisma revoluciulo

Lunaĉarskij iĝis marksista je aĝo de 15 jaroj, kaj post studi en la Universitato de Zuriko -kie renkontis kun Roza Luksemburg kaj Leo Jogiches- aliĝis al Socidemokrata Laborista Partio de Rusio, kie li estis konata kiel Vóinov.

Post la divido de la partio en 1903 inter bolŝevikoj (estrataj de Lenin) kaj menŝevikoj (estrataj de Julius Martov), Lunaĉarskij kliniĝis dekomence por la bolŝvikoj, ĝis 1905. Partoprenis en la redakcio de la ĵurnalo Vperiod ("Antaŭen"). Tamen, post la malvenko de la Rusa Revolucio de 1905, la politikaj diferencoj kun Lenin malproksimigis lin disde la bolŝevikoj. Li defendis tiame la neceson unuigi la marksismon kun la religio.

En 1907 li publikis la broŝuron Pri la sinteno de la Partio antaŭ la Sindikatoj, kun enkonduko de Lenin. Post longa ĉeesto en Italio (Capri kaj Bolonia), kie li konis la rusojn Aleksander Bogdanov kaj Maksim Gorkij, li iris al Parizo en 1913, kie li fondis Cirklon de Proleta Literaturo.

Li defendis internaciisman sintenon kontraŭa al la partopreno en la Unua Mondmilito. En 1915 li restarigis kun Pavel Lebedev-Poliansky la ĵurnalon Vperiod emfaze sur la "proleta kulturo".

Antaŭ la Oktobra Revolucio li estis kritikisto de arto kaj ĵurnalisto, krom membro de Mezhraiontsij, eta tendenco de la rusa socidemokrata partio kiu aliĝis nek al bolŝevikoj nek al menŝevikoj, sed li aliĝis denove al la bolŝevikoj en 1917.

Instrukomisaro

Lunaĉarskij kun Lenin en la inaŭguro de la monumento "Emancipiĝo de Laboro", 1a de majo de 1920

Post la Oktobra Revolucio li estis nomumita Instrukomisaro por la Narkompros (Popola Komisararo por Publika Instruado) ekde 1917 ĝis 1929, kio ege respondecigis lin pri edukaj aferoj. Li kontrolis krome la Unuan Ŝtatan Censadon. Kun Aleksander Bogdanov, Lunaĉarskij estis unu el la fondintoj de la proletarta movado, nome Proletkult.

En la kampo de teatro li helpis la Teatran Oktobron kaj revoluciajn artistojn kiel Vsevolod Meyerhold, al kiu respondecigis pri la sekcio de teatro. Li protektis ankaŭ artistojn kiel Konstantin Stanislavski, Aleksander Tairov kaj la akademiajn teatrojn Teatro de Arto de Moskvo, antikvaj carismaj teatroj, realigante gravan kulturan laboron. Lunaĉarskij kontrolis amasplibonigadon en la grado de alfabetigo de Sovetunio estante konsiderata tre fleksebla persono, malkiel aliaj tiamaj revoluciuloj. Li savis multajn historiajn konstruaĵojn kiujn kelkaj bolŝevikoj volis detrui pro arkaikaj simboloj, defendante ties arkitektan valoron.

Diplomata

En 1930 Lunaĉarskij reprezentis la Sovetunion en la Ligo de Nacioj kaj en 1933 Stalin nomumis lin kiel ambasadoro de Hispanio, sed li mortis en Menton, Francio, antaŭ povi ekposedi sian novan postenon.

Verkoj

Li verkis kelkajn historiajn teatraĵojn: Tomaso Campanella (1920), Oliver Cromwell (1920), Don Kiĥoto liberigita (1923), Faŭsto en la urbo, ktp. Li verkis ankaŭ pri teorio de la literaturo ekde markisma vidpunkto. Aliaj liaj verkoj estas Revoluciaj konturoj, Jardeko de soveta kino en tekstoj (1919-1930): la sistemo post la fablo (Vidkampoj), La destinoj de la rusa literaturo, Pri edukado kaj Tia estis Lenino (Moskvo: Nóvosti, 1981), inter aliaj.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:MIA

Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.