Anatomia Nomenklaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Anatomia Nomenklaturo (Nomina Anatomica) estas kvinlingva detala faklibro pri la homaj korpartoj. Ĝi aperis unuafoje en 1989 kiel eldonaĵo de la Ĉina Esperanto-Eldonejo kaj distribuata de la Internacia Libro-Komerca Kompanio de Ĉinio. La traduklaboron faris Li Kexi el Nomina Anatomica, la libron reviziis d-ro André Albault.

La unua parto de la libro entenas 6248 fakvortojn en kvin lingvoj sur 392 paĝoj, komencante per la latina nomo kaj poste unu sub la alia aperas la angla, franca, esperanta, ĉina varianto. La korpopartetoj en tiu parto aperas grupigite laŭ korpopartoj. La unuopaj fakvortoj estas numeritaj.

En la dua parto (393-698) de la lingvo aperas lingva indekso en la 5 diversaj lingvoj. Apud la la unuopaj fakvortoj en la nacia vorto staras la numero por trovi la konvenan esprimon en la unua parto de la libro en dezirita lingvo.

Dum la laboro oni enkondukis la sufikson al por osto: anstataŭ frunosto, okcipitosto aperis fruntalo, okcipitalo.

Antaŭaj libroj

  • ’Anatomia Vortaro’’’ de Charles BOUCHARD (1837-1915), profesoro ĉe la Pariza Medicina Fakultato kaj membro de „Institut de France”. La libro estis kvarlingva (krom la ĉina, la samaj lingvoj)
  • Esperanta Teknika Medicina Vortaro de D-ro Briquet, 1932
  • Nia Korpo (1964) Seiho Nishi