Anda Kristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Anda Kristo

Anda Kristo (hispane Cristo Redentor de los Andes) estas monumento de Kristo la Redemptoro, inaŭgurita la 13-an de marto 1904 en montopasejo Bermejo en Andoj, sur lima linio inter Argentino kaj Ĉilio. Inaŭguro de la monumento estis signo de paca fino de konflikto pro limo inter du landoj, kiu preskaŭ kondukis al milito.

Kreado[redakti | redakti fonton]

En komenco de la 20-a jarcento la papo Leono la 13-a direktis vicon da enciklikoj, kie li petis pacon, konkordon kaj fidelecon al Kristo la Redemptoro. Ankaŭ povis komenciĝi milito inter Argentino kaj Ĉilio pro kontraŭdiroj pri limo. Pro tiuj kaŭzoj la episkopo de Cuyo, Marcelino del Carmen Benavente, promesis publike konstrui statuon al Kristo la Redemptoro, kiu memorigos pri lia testamento observi pacon. La statuo alta je 7 metroj estis farita de la skulptisto Mateo Alonso (naskiĝis en 1878 en Bonaero), kaj oni konservis ĝin kelktempe en ekspozicio en korto de la lernejo Lacordaire en Bonaero.

En tiun lernejon venis Asocio de kristanaj patrinoj, kies prezidanto estis Ángela Oliveira Cézar de Costa. Ŝi opiniis, ke estus pli prave instali la statuon en Andoj, sur la limo inter du landoj, se ili subskribos pactraktaton. Tiele la statuo estus simbolo de alianco de du ŝtatoj. La konflikto estis por Ángela ankaŭ persona problemo, ĉar ŝia frato estis generalo kaj situis en montaro, preparinta al milito. Ŝi konis la prezidanton de Argentino (Julio Argentino Roca) kaj sukcesis interesigi la registarojn de ambaŭ ŝtatoj pri la projekto.

En majo 1902 Argentino kaj Ĉilio subskribis pactraktaton, t.n. Majan pakton. Ángela komencis serĉi rimedojn por kolektado de subskriboj. Kune kun la episkopo Benavente ŝi petis transigi la statuon en provincon Mendozon, por instali ĝin en la monta pado, kie José de San Martín gvidis en 1817 la liberigan armeon.

En 1904 oni transigis bronzajn pecojn de la statuo je 1200 km per trajno, kaj poste levis ilin per muloj sur supron de la monto, je 3854 m super marnivelo. La 15-an de februaro 1904 la inĝeniero Conti finis konstruadon de la granita piedestalo (projekto de Molina Civit). En la konstruado partoprenis ĉirkaŭ 100 laboristoj. La skulptisto Mateo Alonso gvidis muntadon de la statuo. Oni instalis la figuron de Kristo tiel, ke ĝi rigardu laŭlonge de la limo. Kristo staras sur duonglobo, tenas krucon en la maldekstra mano kaj benas per la dekstra. La alteco de statuo estas preskaŭ 7 m. La granita piedestalo estas je 4 tunoj peza kaj je 6 m alta.

Inaŭguro[redakti | redakti fonton]

La 13-an de marto 1904 tri mil argentinanoj kaj ĉilianoj venis al inaŭguro de la monumento, malgraŭ ĝi situis en dezerta loko. Ankaŭ venis la armeoj de ambaŭ landoj, kiuj antaŭ nelonge intencis militi. Ili faris kune solenan salvon. La prezidantoj (Julio Roca kaj Germán Riesco) ne povis ĉeesti kaj sendis ministrojn pri la eksteraj aferoj (Raimundo Silva Cruz de Ĉilio kaj José Antonio Terry de Argentino respektive). Ĉe la inaŭguro ĉeestis ankaŭ arkiepiskopo de Bonaero (Mariano Antonio Espinoza) kaj episkopoj Marcelino del Carmen Benavente kaj Ramón Ángel Jara (el Ancud).

Oni inaŭguris dum la ceremonio du memorajn tabulojn; unu estis donacita de la laboristoj de Bonaero. Aŭtoro de la alia estis la skulptisto Alonso; ĝi estis elfarita en milita fabriko en Argentino. La tabulo prezentas malfermitan libron, sur kies paĝoj situas du virinoj en grekaj vestoj, simboloj de Ĉilio kaj Argentino. La latinlingva skribo diras: “Ipse est pax nostra qui fecit utraque unum” (“Ĉar nia paco estas li, kiu unuigis ambaŭ”, Ef. 2:14).

Sekvaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Vojo, kiu gvidas al Anda Kristo (argentina flanko)

Post kelkaj jaroj malbonega vetero detruis la krucon de Kristo. Oni restaŭrigis ĝin en 1916, uzinte la bronzon, el kiu oni intencis gisi memorajn medalojn pri la evento de 1904.

Oni inaŭguris kelkajn memorajn tabulojn. Unu el ili (inaŭgurita la 17-an de januaro 1937) havas la frazon, kiun diris episkopo Ramón Ángel Jara ĉe la inaŭguro de la monumento: “Estas pli ebla, ke ĉi tiuj montoj ruiniĝos, ol ke la argentinanoj kaj la ĉilianoj rompos la pacon, al kiu ili ĵuris ĉe piedoj de Kristo la Redemptoro”.

En 1993 la stabileco de la monumento estis difektita pro klimato kaj sisma aktiveco. La registaro de Mendoza donis rimedojn por riparo de la monumento kaj du konstruaĵoj apude, kiujn oni uzis fojfoje kiel meteologiaj stacioj.

La 13-an de marto 2004 la argentina prezidanto Néstor Kirchner kaj la ĉilia prezidanto Ricardo Lagos renkontiĝis apud la monumento, ke solenu 100 jarojn post ĝia inaŭguro.

Post la inaŭguro de la monumento Ángela Oliveira Cézar de Costa kreis Asocion de paco en Sudameriko. Ŝi verkis ankaŭ la libron “Anda Kristo” (hispane “El Cristo de los Andes”), iĝis kandidato al Nobel-premio pri paco. Dum Unua mondmilito ŝi kolektis subskribojn, ke petu la usonan prezidanton ĉesigi fajron. Ŝi mortis je 83 jaroj en Bonaero; sia tombo situas en tombejo en urboparto Olivos.