Andaluza dialekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Du gravaj trajtoj de la dialekto, nome la ŝanĝoj inter la sonoj korespondaj al literoj so kaj zo.

La andaluza dialekto estas variaĵo de la hispana lingvo parolata en Andaluzio (Hispanio) kiu laŭ la uzataj kriterioj povas etendiĝi al iuj sudaj partoj de Ekstremaduro, al parto de Murcia regiono kaj al aŭtomaj urboj Ceŭto kaj Melilo.

Ĝi havas kelkajn trajtojn malsamajn de la hispana kaj pro tio, kelkaj personoj diras ke andaluza estas lingvo. Tiu idiomo havas projektojn de gramatikoj kaj ortografio sed ne havas oficialajn regulojn.

Kelkaj (multaj) trajtoj de tiu idiomo estis alportita al Ameriko fine de la 15-a jarcento kune kun trajtoj el la insuloj Kanarioj (proksimume similaj aŭ eĉ samaj) kaj estos poste la bazo de la diferencigo inter la hispana lingvo de Hispanio kaj la hispana de Hispanameriko. Tiu andaluzaj parolantoj eleŭropiĝis el la zono inter Cádiz, Sevilla kaj Huelva.