Andau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ne miskomprenu kun Antau!


Andau en la mapo
Blazono de Andau
Tute nova ponto de Andau

Andau, hungare Mosontarcsa estas komunumo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenland, en distrikto de Neusiedl am See.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ hungara-aŭstra limo, laŭ ĉefvojo Fertőd-Mosonmagyaróvár, la lasta estas proksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata jam dum la bronzepoko, poste romianoj loĝadis tie. En 896 hungaraj triboj okupis Karpatan basenon. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1487 en formo Zentho. En 1529 kaj en 1683 la turkoj, en 1848 banuso Josip Jelačić detruis ĝin. En 1910 2397 da loĝantoj loĝis, plej parte aŭstroj. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Moson, al distrikto de Magyaróvár. Poste Andau trovis sin en Aŭstrio, laŭ la landlimo.

Vidindaĵo estas katolika preĝejo omaĝe al Sankta Nikolao el 1747 (poste trakonstruita). Apud la vilaĝo sala lago troviĝas.

1956-2008[redakti | redakti fonton]

Fine de 1956 miloj trapasis la limon el Hungario. Estis tie malgranda ponto inter la du ŝtatoj. Iam la ponto malaperis, sed nuntempe oni konstruis novan ponton kaj monumenton. Inter 1948-1989 tie Fera kurteno troviĝis. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al zono de Schengen, la limoj ĉesis.

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]