Anders Fogh Rasmussen
Anders Fogh RASMUSSEN (prononce en dana [⁽ˈ⁾ɑnɐs ˈfɔʊ̯ˀ ˈʀɑsmusn̩ Andersfogh]) (naskiĝis la 26an de januaro 1953) estas dana politikisto, kaj 12a kaj nuna Ĝenerala Sekretario de NATO.[1] Rasmussen estis Ĉefministro de Danio de 27a de novembro, 2001 ĝis la 5a de aprilo, 2009.
Anders Fogh Rasmussen estis estro de la Liberala Partio (Venstre), kaj estris dekstrecan koalicion kun la Konservativa Popola Partio, kiu enpoviĝis en 2001, kaj venkis duan kaj trian fojon en februaro de 2005 kaj en novembro de 2007 respektive. La registaro de Rasmussen ligiĝis al Dana Popola Partio por subteno, sekve de la dana tradicio pri minoritata registaro. Lia registaro aplikis pli malmolajn limojn por la enmigrado el for de la EKA kaj malgrandigis la impostadindicojn de antaŭ lia enpovigo (la "impostofrostado", aŭ skattestoppet en dana). Li verkis kelkajn librojn pri impostado kaj registara strukturo.
[redakti] Notoj
- ↑ secgen