Ĝermolisto de italaj esperantistoj
El Vikipedio
Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de italaj eserpantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de aŭstraj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de italaj esperantistoj
Enhavo |
[redaktu] A
[redaktu] Giordano Azzi
Giordano AZZI (1910 – 1-a de julio, 2002 en Como) estis honora membro de IEF kaj UEA. Iama estrarano de UEA pri kulturo, komitatano, prezidanto de IEF, unu el la plej elstaraj personoj de la itala E-movado.
[redaktu] B
[redaktu] Alfredo Bassetti
Alfredo BASSETTI naskiĝis en 1912, dum 50 jaroj animo de la Esperanto-movado en Trento (Italio) kaj prezidinto (1966- 94) de la loka Esperanto-grupo, delegito pri fervojoj kaj turismo, mortis la 25-an de februaro 1997.
[redaktu] Medardo Biagi
Medardo BIAGI (1907 - mortis la 7-an de decembro 1991 en Bologna, Italio) estis malnova membro, regula kongresano kaj apoganto de Societo Zamenhof.
[redaktu] Renato Bisi
Renato BISI (naskiĝis 1911 - mortis la 11-an de majo 1993) estis dum longa tempo UEA-fakdelegito pri filozofio, honora prezidanto de Triesta E-Asocio (Italio).
[redaktu] Matia Bolcato
Matia BOLCATO (1906-1998), aktivulino, iama delegito pri instruado en Mantovo (Italio), mortis la 20-an de septembro.
[redaktu] Agostino Brizzi
Agostino BRIZZI (naskiĝis 1894, mortis la 7-an de aŭgusto 1965), estis itala esperantisto kaj literaturisto, kiu lernis Esperanton en 1920. Li postlasis manuskripton de ampleksa vortaro itala-Esperanta.
[redaktu] C
[redaktu] Enrico Campanile
Enrico CAMPANILE (kampanile) (4-a de novembro 1861 – ?) estis itala esperantisto kaj reĝa notario. Prezidanto de Napola Esperanto-Grupo, Fervora propagandisto; gastamo kaj bonhumoro.
[redaktu] Giuseppe Checco
Giuseppe CHECCO (mortis en 1976 en Triesto, Italio) estis itala esperantisto.
Li estis fervora aganto en la loka Esperanto-movado dum pluraj jardekoj. Li estis membro de UEA ekde 1947.
[redaktu] Franca Concina
Franca CONCINA (1932-1996), kasistino de Itala Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj, kunorganizanto de pluraj kongresoj, mortis la 16-an de oktobro en Torino.
[redaktu] Ĉ
[redaktu] D
[redaktu] Primo Dottarelli
Primo DOTTARELLI, italo. Naskiĝis en la 1-a de decembro, 1864 en Roma, mortis en la 6-a de decembro 1919. Esperantisto de 1905. Vigla kaj fervora propagandisto. De 1905 konsulo, poste delegito de UEA en Roma ĝis sia morto. (EdE-D )
[redaktu] Angelo Duranti
Angelo DURANTI (1927-2002) estis pastro, piliero de la Tutmonda Ekumena Ligo, iama vicdelegito kaj fak-delegito, mortis la 8-an de septembro 2002 en Madonna Degli Angeli (Italio).
[redaktu] E
[redaktu] F
[redaktu] Piero Ferrara
Piero FERRARA naskiĝis en 1940, delegito pri brikfarado kaj skoltismo, forpasis en San Lorenzo di Savena (Italio) la 17-an de septembro 1999. Longdaŭra membro de la Bolonja Esperanto-grupo, li agis precipe en la skolta medio.
[redaktu] Mario Furlan
Mario FURLAN (1906-1995), mecenato de la movado en Triesto kaj de la granda vortaro itala-Esperanta, mortis la 9-an de septembro.
[redaktu] G
[redaktu] Francesco Geraci
Francesco GERACI (mortis 66-jara la 12-an de aprilo 1965) estis itala esperantisto, mezgrada profesoro. En 1961 li kunorganizis la unuan kunvenon de siciliaj esperantistoj, kiu rezultigis la restarigon de la tiea movado.
[redaktu] Ĝ
[redaktu] H
[redaktu] Ĥ
[redaktu] I
[redaktu] Katja Ignatieva
Katja IGNATIEVA (naskiĝis la 13-an de aprilo 1979) estas kasistino de TEJO. Ŝi loĝas en Milano, Italio.
[redaktu] Pia Incoronato
Pia INCORONATO (1922 - mortis la 10-an de julio 2000), instruistino, animo de la Esperanto-agado en sia urbo Ercolano (Italio), iama delegito pri arkeologio.
[redaktu] Piatti Ippolito
Piatti IPPOLITO (naskiĝis 1885 - mortis la 20-an de junio 1971) estis itala esperantisto. Profesoro Piatti Ippolito, delegito de UEA dum dudeko da jaroj kaj eksdirektoro de Milana Katedro de Esperanto, sukcese agadis por Esperanto ĉe turismaj, komercaj kaj edukaj instancoj italaj, kaj tradukis i.a. la raporton de Ligo de Nacioj.
[redaktu] J
[redaktu] Ĵ
[redaktu] K
[redaktu] L
[redaktu] Lorenzo Longoni
Lorenzo LONGONI (1920-1996), kanoniko de la katedralo de Milano, spirita asistanto de Itala Katolika Unuiĝo E-ista kaj de la Milana Katolika E-Centro, mortis la 21-an de majo 1996.
[redaktu] M
[redaktu] Ciro Menotti
Rag. Ciro MENOTTI (mortis 1958 aŭ 1959 en Brescio) estis itala esperantisto, librotenisto, multjara delegito de UEA, fervora propagandisto kaj fondinto de loka Esperanto-grupo (laŭ Esperanto 642).
[redaktu] Miriam Michelotti
Miriam MICHELOTTI (perdis sian vivon en strata akcidento la 25-an de novembro 1991 en Sicilio, kune kun sia fratino Maria Luisa) estis unu el la fondintoj de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino.
[redaktu] Carlo Musazzi
Carlo MUSAZZI (naskiĝis 1922, mortis la 23-an de februaro 2001) estis itala esperantisto kaj pastro katolika. De 1988 plurajn jarojn li laboris kiel redaktoro ĉe la Esperanto-elsendoj de Radio Vatikana. En Valencio (1993) kaj Prago (1996) li gvidis Esperanto-lingvajn diservojn dum la Universalaj Kongresoj.
[redaktu] N
[redaktu] O
[redaktu] P
[redaktu] Giuseppina Picciotto de Vita
Giuseppina PICCIOTTO DE VITA (naskiĝis en 1916 - mortis en marto 1989 en Palermo, Italio) estis UEA-delegitino dum trideko da jaroj.
[redaktu] Q
[redaktu] R
[redaktu] Anders Rosenberg
Anders ROSENBERG, svedo, popollerneja instruisto, poste, gimnastika direktoro, akvo-kuracisto kaj higienisto. Naskiĝis en la 19-a de januaro 1861 en Tygelsjo. Esperantisto de 1907. Delegito de UEA. Propagandisto, kursgvidado, kelkaj libretoj.
[redaktu] S
[redaktu] Renzo Sommi
Renzo SOMMI (naskiĝis en 1922 - mortis la 14-an de decembro 2000 en Fidenza, Italio) estis 40 jarojn delegito en Fidenza, gvidis multajn kursojn kaj aranĝis diversajn renkontiĝojn.
[redaktu] Ŝ
[redaktu] T
[redaktu] Leandro Taccani
Leandro TACCANI (naskiĝis 1901 - mortis la 17-an de februaro 1993) estis UEA-fakdelegito pri instruado en Milano (Italio). Honora Membro de Itala E-Federacio, li stimulis amasan lernadon de Esperanto en la mezlernejo, kiun li estris dum 22 jaroj.
[redaktu] U
[redaktu] Ŭ
[redaktu] V
[redaktu] W
[redaktu] X
[redaktu] Y
[redaktu] Z
[redaktu] Pierre Zanin
Pierre ZANIN (1921-1995) delegito en Mel (Italio) pri instruado, ĝardenoj kaj universala kalendaro, E-instruanto, mortis la 2-an de septembro 1995.

