Anders Sparrman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anders Sparrman

Anders Erikson Sparrman (27-a de februaro 1748, Tensta, Uppland9-a de aŭgusto 1820) estis sveda naturalisto, aboliciisto kaj sekvanto de Carl Linnaeus.

Sparrman estis la filo de pastro. Naŭjaraĝa li eniris en la Universitato de Upsalo, kie ekis medicinan studadon 14jaraĝa kaj iĝante unu el la elstaraj lernantoj el Linnaeus. En 1765 li ekveturis al Ĉinio kiel ŝipa kuracisto, revenante post du jaroj kaj priskribante animalojn kaj plantojn kiujn li trovis. En tiu ŝipveturo li trafis Carl Gustaf Ekeberg.

Li ekveturis al Kabo de Bona Espero Januare de 1772 por preni postenon kiel mentoro. Kiam James Cook alvenis tie poste en la jaro komence de sia dua vojaĝo, Sparrman iĝis naturalista helpanto de Johann kaj Georg Forster. Post la vojaĝo li revenis al Kaburbo en julio 1775 kaj praktikis medicinon, elspezante sufiĉe por financi veturadon interne.

En 1776 li revenis al Svedio, kie oni atribuis al li honoran doktorigon dum foresto. Li estis ankaŭ elektita membro de la Reĝa Akademio de Sciencoj de Svedio en 1777. Li iĝis zorganto de la naturhistoriaj kolektoj de la Akademio de Sciencoj en 1780, Profesoro de natura historio kaj farmakologio en 1781 kaj konsilanto de la Collegium Medicum en 1790. En 1787 li partoprenis en ekspedicio al Okcidenta Afriko, sed tio ne estis sukcesa.

Sparrman publikis kelkajn verkojn, el kiuj la plej bone konata estas lia rakonto de liaj veturadoj en Suda Afriko kaj kun Cook, publikita kiel Resa till Goda Hopps-Udden, södra Polkretsen och omkring Jordklotet, samt Till Hottentott- och Caffer-Landen Åren 1772-1776 (1789). Li publikis ankaŭ Catalogue of the Museum Carlsonianum (1786–89), kie li priskribis multajn el la specimenoj kiujn li estis kolektita en Suda Afriko kaj en Suda Pacifiko, kelkaj el kiuj estis novaj al scienco. Li publikis ankaŭ Svensk Ornithologie (Ornitologio de Svedio) en 1806.

La asteroido 16646 Sparrman portas sian nomon. La sveda romanisto Per Wästberg verkis biografian romanon pri Sparrman kiu estis publikita en angla en 2010, laŭ la titolo The Journey of Anders Sparrman. Anders Erikson Sparrman estis ankaŭ botanikisto kaj aboliciisto.

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  • Walters, M., 2003, A Concise History of Ornithology, Yale University Press. ISBN 0-300-09073-0

Eksteraj ligiloj