Andie MacDowell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andie MacDowell
Andie MacDowell en 2017
Andie MacDowell en 2017
Persona informo
Naskonomo Rosalie Anderson MacDowell
Naskiĝo 21-an de aprilo 1958 (1958-04-21) (65-jaraĝa)
en Usono Suda Karolino, Usono
Lingvoj angla vd
Loĝloko Marina del Rey vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Winthrop University • Gaffney High School vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Edz(in)o Paul J. Qualley vd
Infanoj Justin Qualley • Rainey Qualley • Margaret Qualley vd
Profesio
Okupo filmaktoro • aktoromodelo • televida aktoro vd
Aktiva dum 1977 ĝis nun
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andie MacDowell (21-an de aprilo 1958 en Gaffney, Suda Karolino fakte: Rosalie Anderson MacDowell) estas usona aktorino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andie MacDowell

Gepatroj de Andie MacDowell divorcis, kiam ŝi aĝis ses jaroj. Pro tio, ŝia patrino suferis je depresio kaj alkoholismo.

MacDowell eklaboris kiel modelulino en Novjorko, plej grava labordonanto estis la firmao L'Oréal (eĉ hodiaŭ ili havas laborkontakton), dum televidaj reklamoj por Calvin Klein altiris atenton al ŝi kaj tio kondukis al filma debuto (1984) en Greystoke. Tio estis bona eko, kvankam la produktoroj decidis sinkronizi ŝian voĉon, ĉar ŝia sudŝtata akĉento ne pasis al brita aristokratino, kiun ŝi ludis. Ŝi havis etan ludeblecon en 1985 en St. Elmo’s Fire, sed ŝia filma kariero ŝajnis finiĝi. Kvar jarojn poste, Steven Soderbergh produktis la ŝian unuan kinejan filmon: Sekso, mensogo kaj video. Tio alportis sukceson por ŝi.

Ŝia plej granda sukceso estis la komedio de 1993, Groundhog Day de Harold Ramis. Krom tio, ŝi estas konata pro ludo en Green Card (1990) kun Gerard Depardieu, Short Cuts (1993) kaj Four Weddings and a Funeral (1994) kun Hugh Grant.

Andie MacDowell estis trifoje nomumita al Golden Globe.

MacDowell geedziĝis en 1986 kun Paul Qualley, ili divorcis en 1999. Ili havas unu filon kaj du filinojn (unu el ili estas Sarah Margaret Qualley). Ŝi geedziĝis en 2001 kun Rhett DeCamp Hartzog, komercisto el Atlanto. Ili divorcis post tri jaroj. Ekde 2006, ŝi vivas kun komercisto Kevin Geagan el Norda Karolino.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

MacDowell (2005)
  • 1984: Greystoke: The Legend of Tarzan, Lord of the Apes
  • 1985: St. Elmo's Fire
  • 1987: Il segreto del Sahara
  • 1989: Sex, Lies, and Videotape
  • 1990: Green Card
  • 1991: Hudson Hawk
  • 1991: The Object of Beauty
  • 1992: The Player
  • 1993: Luck, Trust & Ketchup: Robert Altman in Carver Country
  • 1993: Short Cuts
  • 1993: Ruby Cairo
  • 1993: Groundhog Day
  • 1994: Bad Girls
  • 1994: Four Weddings and a Funeral
  • 1996: Michael
  • 1996: Multiplicity
  • 1995: Unstrung Heroes
  • 1997: 'The End of Violence
  • 1998: Shadrach
  • 1999: Reaching Normal
  • 1999: The Muse
  • 1999: Muppets From Space
  • 1999: Just the Ticket
  • 2000: Harrison's Flowers
  • 2001: Crush
  • 2001: Town & Country
  • 2002: Ginostra
  • 2005: Beauty Shop
  • 2005: The Last Sign
  • 2005: Tara Road
  • 2006: Barnyard
  • 2007: Intervention
  • 2008: Inconceivable

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]