Andie MacDowell

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Andie MacDowell (21-an de aprilo 1958 en Gaffney, Suda Karolino fakte: Rosalie Anderson MacDowell) estas usona aktorino.

Biografio

Andie MacDowell

Gepatroj de Andie MacDowell divorcis, kiam ŝi aĝis ses jaroj. Pro tio, ŝia patrino suferis je depresio kaj alkoholismo.

MacDowell eklaboris kiel modelulino en Novjorko, plej grava labordonanto estis la firmao L'Oréal (eĉ hodiaŭ ili havas laborkontakton), dum televidaj reklamoj por Calvin Klein altiris atenton al ŝi kaj tio kondukis al filma debuto (1984) en Greystoke. Tio estis bona eko, kvankam la produktoroj decidis sinkronizi ŝian voĉon, ĉar ŝia sudŝtata akcento ne pasis al brita aristokratino, kiun ŝi ludis. Ŝi havis etan ludeblecon en 1985 en St. Elmo’s Fire, sed ŝia filma kariero ŝajnis finiĝi. Kvar jarojn poste, Steven Soderbergh produktis la ŝian unuan kinejan filmon: Sekso, mensogo kaj video. Tio alportis sukceson por ŝi.

Ŝia plej granda sukceso estis la komedio de 1993, Groundhog Day de Harold Ramis. Krom tio, ŝi estas konata pro ludo en Green Card (1990) kun Gerard Depardieu, Short Cuts (1993) kaj Four Weddings and a Funeral (1994) kun Hugh Grant.

Andie MacDowell estis trifoje nomumita al Golden Globe.

MacDowell geedziĝis en 1986 kun Paul Qualley, ili divorcis en 1999. Ili havas unu filon kaj du filinojn. Ŝi geedziĝis en 2001 kun Rhett DeCamp Hartzog, komercisto el Atlanto. Ili divorcis post tri jaroj. Ekde 2006, ŝi vivas kun komercisto Kevin Geagan el Norda Karolino.

Filmaro

MacDowell (2005)
  • 1984: Greystoke: The Legend of Tarzan, Lord of the Apes
  • 1985: St. Elmo's Fire
  • 1987: Il segreto del Sahara
  • 1989: Sex, Lies, and Videotape
  • 1990: Green Card
  • 1991: Hudson Hawk
  • 1991: The Object of Beauty
  • 1992: The Player
  • 1993: Luck, Trust & Ketchup: Robert Altman in Carver Country
  • 1993: Short Cuts
  • 1993: Ruby Cairo
  • 1993: Groundhog Day
  • 1994: Bad Girls
  • 1994: Four Weddings and a Funeral
  • 1996: Michael
  • 1996: Multiplicity
  • 1995: Unstrung Heroes
  • 1997: 'The End of Violence
  • 1998: Shadrach
  • 1999: Reaching Normal
  • 1999: The Muse
  • 1999: Muppets From Space
  • 1999: Just the Ticket
  • 2000: Harrison's Flowers
  • 2001: Crush
  • 2001: Town & Country
  • 2002: Ginostra
  • 2005: Beauty Shop
  • 2005: The Last Sign
  • 2005: Tara Road
  • 2006: Barnyard
  • 2007: Intervention
  • 2008: Inconceivable