Andoj

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo


Andoj
Aconcagua, la plej alta monto de Andoj.
Aconcagua, la plej alta monto de Andoj.
La plej alta punkto Aconcagua (6.959 m)
Longeco {{{longeco}}} km
Areo {{{areo}}} km²
Supra tutaĵo
Najbaraj tutaĵoj
Subaj tutaĵoj
Kontinento Suda Ameriko
Ŝtatoj Flago-de-Ĉilio.svg Ĉilio
Flago-de-Argentino.svg Argentino
Flago-de-Bolivio.svg Bolivio
Flago-de-Peruo.svg Peruo
Flago-de-Ekvadoro.svg Ekvadoro
Flago-de-Kolombio.svg Kolombio
Flago-de-Venezuelo.svg Venezuelo
Mineraloj {{{mineralo}}}
Noto {{{noto}}}
Akvejo Amazono
Orinoko
Paraná
Magdalena

Andoj - tiel nomiĝas la plej longa montarĉeno de la planedo Tero. La andaj montoj etendiĝas laŭlonge de la okcidenta bordo de Sud-Ameriko, de Venezuelo trans Kolombio, Ekvadoro, Peruo, Bolivio ĝis Ĉilio kaj Argentino. Ili konsistas el du, kelkregione eĉ pluraj, ĉefaj ĉenoj. En la meza parto (en Peruo, Bolivio, nordaj Ĉilio kaj Argentino) la ĉenoj situas tre diste. Tie ili ĉirkaŭbaras centran altebenon (Altiplano), sur kiu troviĝis la kerno de la imperio de la Inkaoj.

La plej alta monto de Ameriko, Akonkagvo (Aconcagua) estas 6.959 metrojn alta. La suda parto de la montaro formas la naturan limon inter Argentino kaj Ĉilio.
Pluraj pintoj estas aŭ estis vulkanoj. Al ili apartenas krom Akonkagvo Chimborazo (6267 m), Cotopaxi (5897 m), Tupungato (6800 m), Illimani (6682 m), Misti (5822 m), Ŭaskarano (6768 m), Llullaillaco (6723 m), kiuj estas samtempe la plej altaj montoj de la montara ĉeno.

[redakti] La plej altaj montoj

Nomo Alteco Ŝtato Montaro
Aconcagua 6 962 Argentino Altaj Andoj
Ojos del Salado 6 893 Ĉilio, Argentino Puna
Monte Pissis 6 795 Argentino Puna
Huascarán Sur 6 746 Peruo Cordillera Blanca
Bonete 6 759 Argentino Puna
Tres Cruces Sur 6 748 Ĉilio, Argentino Puna
Llullaillaco 6 739 Ĉilio, Argentino Puna
Mercedario 6 700 Argentino Altaj Andoj
Cazadero 6 658 Argentino Puna
Huascarán Norte 6 655 Peruo Cordillera Blanca

[redakti] Rilataj temoj

Andoj


Geografio
Ĉi tiu artikolo pri "Andoj" ankoraŭ estas ĝermo pri geografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.