Andor Berei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andor Berei
Persona informo
Naskonomo Berger Andor
Naskiĝo 9-an de novembro 1900 (1900-11-09)
en Budapeŝto
Morto 28-an de januaro 1979 (1979-01-28) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Vieno
Familio
Edz(in)o Erzsébet Andics
Infano Klára Berei
Parencoj Vladimir Farkas
Okupo
Okupo politikistoekonomikisto
vdr

Andor Berei, laŭ hungarlingve kutima nomordo Berei Andor estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, ekonomikisto, redaktoro, profesoro. Lia edzino estis Erzsébet Andics.

Andor Berei [1] Arkivigite je 2009-04-06 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 9-an de novembro 1900 en Budapeŝto. Li mortis la 28-an de januaro 1979 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andor Berei frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo kaj Vieno. En 1917 li aliĝis al la socialdemokratoj, post 2 jaroj al la komunistoj. Post falo de Hungara Sovetrespubliko li rearanĝis la partion, tial en 1921 li estis kondamnita je 15 jaroj. En la sekva jaro li estis ŝanĝita kaj li vivis plu en Soveta Rusio. Inter 1934 kaj 1946 li agitis en Belgio, poste li translokiĝis al Hungario. Inter 1948 kaj 1951 li estis subministro pri eksteraj rilatoj, inter 1948 kaj 1976 (kun interrompoj) li instruis en Universitato Marx Károly, eĉ li estis katedrestro. Tiutempe li ricevis ankaŭ ŝtatajn kaj partiajn postenojn, inter ili li gvidis Tutlandan Planadan Oficejon en rango ministro. Dum Hungara revolucio de 1956 li vojaĝis al Sovetunio kaj li revenis kun János Kádár. Lia politika kariero tuj finiĝis, li ricevis nur redaktajn taskojn, ekzemple li redaktis la Novan Hungaran Leksikonon. En 1963 li ricevis premion.

Fontoj[redakti | redakti fonton]